본문으로

Esperanta klavaro por linuksa uzo

글쓴이: Idjljo, 2010년 9월 4일

글: 6

언어: Esperanto

Idjljo (프로필 보기) 2010년 9월 4일 오후 10:35:02

Mi bezonas skribi esperante tekstojn, kiel mi faras al akcenti bireto en la "u" litero?
Pardonu mia komenciĝanta esperanto! Dankon!

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 4일 오후 10:52:10

uzu:

setxkbmap -option ctrl:nocaps,esperanto:qwerty

ALT GR (dekstra ALT)+C = ĉ

Mi rakontis estron de lernu.net kiel ŝanĝi tekston pri linuksa klavaro sed ili ne ŝanĝis ĝin...

Tiu teksto ne korektas.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 9월 5일 오전 6:12:47

Idjljo:Mi bezonas skribi esperante tekstojn, kiel mi faras al akcenti bireto en la "u" litero?
Pardonu mia komenciĝanta esperanto! Dankon!
Kiu Linukso ĉu vi uzas? Ekzemple Ubuntu havas esperanton klavaron kiu basiĝas sur Usona klavaro. Per ĝi ne necesas uzi kombinoj da klavoj por skribi esperanton literojn. Do unu litero - unu klavo. Mi mem konstruis propran klavaron, kiu basiĝas sur la sveda klavaro por ke ĉiuj signoj estu samloke kiel en la sveda klavaro.

Dominique (프로필 보기) 2010년 9월 5일 오전 6:59:13

Idjljo:Mi bezonas skribi esperante tekstojn, kiel mi faras al akcenti bireto en la "u" litero?
Pardonu mia komenciĝanta esperanto! Dankon!
Mi agordis mian klavaron por aldoni la klavon "COMPOSE", kiu ebligas tajpi multajn signojn. Mi uzas ĝin por tajpi la signojn en Esperanto, en la franca, en la itala kaj en la bretona.

Si vi uzas Ubuntu-on, vi tion povas fari tiel:

* El la ĉefa menu, elektu: System-Preferences-Keyboard

* Vi tiam devus vidi fenestron "Keyboard Preferences"

* En tiu fenestro, alklaku la langeton "Layouts"

* Alklaku la butonon "Options"

* Alklaku "Compose key position"

* Elektu klavon por la klavo "Compose". Mi elektis "LeftWin" (tio estas la maldesktra klavo kun la simbolo de Vindozo).

Vi tiam povas tajpi la Esperantajn signojn:

LeftWin ^ c → ĉ
LeftWin ^ g → ĝ
LeftWin ^ h → ĥ
LeftWin ^ j → ĵ
LeftWin ^ s → ŝ
LeftWin u u → ŭ

RIMARKO: tio estas 3 premoj de klavoj, ne premu samtempe LefWin kun aliaj klavoj!

Vi povas ankaŭ tajpi aliajn utilajn signojn kiel:

LeftWin < < → «
LeftWin > > → »
LeftWin = C → €
LeftWin - > → →
ktp.

Jen tabelo kun signoj kiun vi povos tajpi:
http://www.hermit.org/Linŭ/ComposeKeys.html

Estus miaopinie bone se klavaroj havus defaŭlte tiun klavon "COMPOSE" anstataŭ 2 neutilajn Vindozajn klavojn.

Genjix (프로필 보기) 2010년 9월 5일 오후 6:26:18

Mi pensas ke lernu.net devas korekti malverajn informojn pri linuksa klavaro. Estas maletika.

Mi tajpis novan tekston, sed ili ne ŝanĝis ĝin.Ĉi tie ili havas URLon, por “Ubuntu 7.10 (Gutsy Gibbon)”, malnova sistemo

Idjljo (프로필 보기) 2010년 9월 6일 오후 11:47:21

Via helpon estis tre bona!!!!

Dankon!!!

(Mi uzas linukso Mint Isadora)

다시 위로