Naar de inhoud

Jesuo kaj Patro

door LyzTyphone, 7 september 2010

Berichten: 6

Taal: Esperanto

LyzTyphone (Profiel tonen) 7 september 2010 04:12:12

Jesuo foje staris apud la Pordo de Ĉielo. Tiam venis unu blankharulo, gvidate de anĝelo.

Jesuo demandis, "Viro, kion faris vi, ke mi permesu vin en la Ĉielon?"

La maljunulo ekdiris, "Mi metiis kiel nura malriĉa ĉarpentisto. Sed mia filo estas mia fiero."

"Via filo?", demandis Jesuo.

"Jes, li estis mirinda. Lia naskiĝo estis miraklo. Li travivis multe da memorindaĵoj, kaj ŝanĝis ege. Nun lian nomon familiare konas popolo tutmonde..."

Jesuo aŭdis, kej Li larmiĝis.

"Patro! Paĉjo, ĉu estas vi?" Li ĉirkaŭbrakis la maljunan viron. La maljuna ĉarpentisto reĉirkaŭbrakis, murmure

"Ĉu... ĉu estas vi...? Pinokjo?"

AlfRoland (Profiel tonen) 7 september 2010 06:47:56

rido.gif Dankon!!

Eddycgn (Profiel tonen) 7 september 2010 16:27:45

Malrespektema!
Ŝtonmortigo!!

(Ŝerco ) lango.gif

vincas (Profiel tonen) 8 september 2010 06:07:55

Mi estas ŝokita shoko.gif

Miland (Profiel tonen) 8 september 2010 13:40:41

Mi bedaŭras, ke mi ne povas rebati per pli bona ŝerco. ploro.gif

Nyojar (Profiel tonen) 12 september 2010 09:56:21

Bonega ŝerco rideto.gif

Terug naar boven