Al la enhavo

Kosmologio

de Belmiro, 2010-septembro-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Belmiro (Montri la profilon) 2010-septembro-07 10:35:26

Materio altiras materion.
Tuta la konata materio pezas: pezas la aero, la planedoj, la steloj...

La demando: kial la Universo ne kolapsas? ( ankoraŭ ne, laŭ nia scio ).

Kuraĝu!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-07 11:17:28

Nu la kutima respondo estas : pro la Granda Praeksplodo.

Sed eble estas pro alia forto kiu regas la universo je grandekga skalo, kiun oni ankoraŭ ne malkovris ĉar oni ankoraŭ ne kapablas mezuri ĝin.

Aŭ eble ne, ridulo.gif

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-07 17:45:34

La Granda Praeksplodo. La universo ekspansas.

Je la molekula skalo, atomoj forpuŝas aliajn atomojn per elektromagnetismo.

LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-septembro-08 06:52:05

Konsente al @jan aleksan kaj @Genjix,
baze, pro la granda energio kaj rapideco de la praeksplodo, ekde la komenco ĉio flugas for, ĝis nun. Tio postlasito estas, ke eĉ nun ankoraŭ grandiĝas nia kosmo, anstataŭ enfali. Efiko de gravito ankoraŭ ne eblas montri.

Eble, nur eble, post kvazaŭ eterno, la inercion de la Unua Movo finfine nuligos la daŭra tiro de gravito, kaj la kosmo refalos centren. Kiu scios? Ĉu homaro vivos tiam?

Estas teorio pri Malluma Energio, kiu laŭdire estas neobservebla energio akcelanta kosman grandiĝon. Ĉu tio vere ekzistas?

Antaŭ ĉio, ŝajne ni havas konsenton pri sendia kosmo, ĉu?
http://www.ipernity.com/blog/70261/272882

fizikisto (Montri la profilon) 2010-septembro-08 07:41:12

LyzTyphone:Ĉu homaro vivos tiam?
Certe ne! Ja la tero ĉesos ekzisti antaŭe.
Estas teorio pri Malluma Energio, kiu laŭdire estas neobservebla energio akcelante la grandiĝon de kosmo. Ĉu tio vere ekzistas?
Mezuradoj indikas ke ekzistas miraklaj Malluma Energio kaj Malluma Materio, sed neniu scias kio ili estas. Eble la novajn ekzperimentojn ĉe CERN malkovros iujn el tiuj mirakloj!

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-08 09:07:02

Memoru ke malluma materio estas propono, tiel teorioj daŭras funkcii.

Aliaj teorioj proponis pri la universo, sed sen malluma materio. Ekzemple plia Tensor enestas la Field ekvacioj.

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-09 16:21:27

Mi trovis bonan libron pri la universo

Reen al la supro