メッセージ: 7
言語: Esperanto
Belmiro (プロフィールを表示) 2010年9月7日 10:35:26
Tuta la konata materio pezas: pezas la aero, la planedoj, la steloj...
La demando: kial la Universo ne kolapsas? ( ankoraŭ ne, laŭ nia scio ).
Kuraĝu!
jan aleksan (プロフィールを表示) 2010年9月7日 11:17:28
Sed eble estas pro alia forto kiu regas la universo je grandekga skalo, kiun oni ankoraŭ ne malkovris ĉar oni ankoraŭ ne kapablas mezuri ĝin.
Aŭ eble ne,
Genjix (プロフィールを表示) 2010年9月7日 17:45:34
Je la molekula skalo, atomoj forpuŝas aliajn atomojn per elektromagnetismo.
LyzTyphone (プロフィールを表示) 2010年9月8日 6:52:05
baze, pro la granda energio kaj rapideco de la praeksplodo, ekde la komenco ĉio flugas for, ĝis nun. Tio postlasito estas, ke eĉ nun ankoraŭ grandiĝas nia kosmo, anstataŭ enfali. Efiko de gravito ankoraŭ ne eblas montri.
Eble, nur eble, post kvazaŭ eterno, la inercion de la Unua Movo finfine nuligos la daŭra tiro de gravito, kaj la kosmo refalos centren. Kiu scios? Ĉu homaro vivos tiam?
Estas teorio pri Malluma Energio, kiu laŭdire estas neobservebla energio akcelanta kosman grandiĝon. Ĉu tio vere ekzistas?
Antaŭ ĉio, ŝajne ni havas konsenton pri sendia kosmo, ĉu?
http://www.ipernity.com/blog/70261/272882
fizikisto (プロフィールを表示) 2010年9月8日 7:41:12
LyzTyphone:Ĉu homaro vivos tiam?Certe ne! Ja la tero ĉesos ekzisti antaŭe.
Estas teorio pri Malluma Energio, kiu laŭdire estas neobservebla energio akcelante la grandiĝon de kosmo. Ĉu tio vere ekzistas?Mezuradoj indikas ke ekzistas miraklaj Malluma Energio kaj Malluma Materio, sed neniu scias kio ili estas. Eble la novajn ekzperimentojn ĉe CERN malkovros iujn el tiuj mirakloj!
Genjix (プロフィールを表示) 2010年9月8日 9:07:02
Aliaj teorioj proponis pri la universo, sed sen malluma materio. Ekzemple plia Tensor enestas la Field ekvacioj.
Genjix (プロフィールを表示) 2010年9月9日 16:21:27