La lingvo de la Ĉielo
de orthohawk, 10 de septiembre de 2010
Aportes: 9
Idioma: Esperanto
orthohawk (Mostrar perfil) 10 de septiembre de 2010 23:55:40
"Ĉiuj scias, ke en la Ĉielo oni parolas hebrean lingvon, la lingvon de Dio!"
--"Kaj se vi iros al Infero?"
--"Nu, mi jam parolas la rusan........"
Miland (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 15:58:39
orthohawk:KGB-ano .. diris, "Oj, oldulo! Kial vi lernas hebrean?"Evidente la KGB-ano parolis ruse, ĉar li ne uzis la difinan artikolon!
maratonisto (Mostrar perfil) 11 de septiembre de 2010 19:12:42
Krokodilo dormas sur bordo de Nilo. Surprize ĝi komencas krii: vivu la partio komunista de Sovetunio, vivu la komunismo en tuta mondo! La krokodilino vekigis ĝin kaj diras: "mi diras ĉiam al ci: ne vespermanĝu komunistojn".
--------------------------------------------
La riĉa judo emigras el Sovetio en Israelon. La doganistoj trovis ĉe li kaŝitan oron, ĉion konfiskis kaj arestis ĝin. Ĉe Lia malriĉa konatulo oni trovis nur tri valizojn kun portretoj de estroj sovetaj.
Post unu monato oni lasis la riĉulon veturi al Israelo, sed sen posedaĵo. Kiam la eksriĉulo alvenis al Israelo, renkontis la konatulon en luksa aŭto kaj demandas:
- Kiel vi fariĝis riĉulo?
- Mi kreis pafejon.
dobri (Mostrar perfil) 13 de septiembre de 2010 15:34:02
orthohawk:Dum la sovetiaj jaroj en Moskvo, KGB-ano vidis maljunulon sidantan sur benko ĉe la Ruĝa Placo, legantan libron pri hebrea lingvo. Li alvenis al viro kaj diris, "Oj, oldulo! Kial vi lernas la hebrean?"Bonega ŝerco! Dankon!
"Ĉiuj scias, ke en la Ĉielo oni parolas hebrean lingvon, la lingvon de Dio!"
--"Kaj se vi iros al Infero?"
--"Nu, mi jam parolas la rusan........"
sergejm (Mostrar perfil) 25 de septiembre de 2010 18:58:59
En Soveta Unio. Donagisto demandas lin:
-Kio tio estas?
-Ne kio, sed kiu. Tio estas portreto de Lenin.
En Izraelo. Doganisto demandas:
-Kiu tio estas?
-Ne kiu, sed kio. Tio estas ora kadro.
sergejm (Mostrar perfil) 25 de septiembre de 2010 19:35:57
(mallongigita kaj simpligita)
Juna judo enmigris en Izraelon el Soveta Unio. Kaj oni tuj lin rekrutas. Li ankoraŭ ne scias Ivriton bone, kaj rekrutiga kuracisto suspektas ke li estas cerbmalsana.
La kuracisto petas la knabon desegni arbon.
La knabon ne povas desegni bone, kaj li desegnas kverkon kaj katon sur ĉeno kiel en verso de Puŝkin:
Ĉe mara bordo izolitaLa kuracisto vidas: ui pendiĝis sur arbo.
Verdiĝas kverko. Ora ĉeno
Sur ĝi kaj kato instruita
Ĝin ĉirkaŭiras en promeno.
Ĝi iras dekstren - kaj kantadas,
Maldekstren - fablojn ĝi parolas ...
Li suspektas, ke la knabo povas iĝi memmortigulo.
Li demandas:
- Kio ĝi estas?
La knabo ekmemoras ke en Ivrito 'kato' estas 'ĥatul' kaj 'sciencisto' estas 'madan' (en rusa lingvo ambaŭ 'sciencisto' kaj 'instruita' estas 'учёный') kaj respondas:
- Ĥatul madan.
La kuracisto ne komprenas, kial kato estas sciencisto kaj demandas:
- Kion ĝi faras?
- Kiam ĝi iras dekstren, - la knabo desegnas sagon dekstren, - ĝi kantas; kiam ĝi iras maldekstren, - kaj alia sago estas aldonata, - ĝi parolas fablojn.
La kuracisto nenion komprenas, kaj demandas sian sekretariinon, kiu ankaŭ enmigris el Soveta Unio:
- Kion la knabo desegnis?
- Ĥatul madan.
- Kial?
- Ĉu vi vidas sagojn? Ili signifas, ke kiam ĝi iras dekstren, ĝi kantas, kaj kiam ĝi iras maldekstren, ĝi parolas fablojn.
Eddycgn (Mostrar perfil) 28 de septiembre de 2010 12:37:16
maratonisto:......Pardonu, do mi ne komprenis la ... humuraĵon.
- Mi kreis pafejon.
horsto (Mostrar perfil) 28 de septiembre de 2010 16:08:23
Eddycgn:Memoru la portretojn de la sovetaj estroj.maratonisto:......Pardonu, do mi ne komprenis la ... humuraĵon.
- Mi kreis pafejon.
arcxjo (Mostrar perfil) 28 de septiembre de 2010 21:45:19
- Djerĵi linu! - ordonas la maristo. La nigrulo ne respondas.
- Panimajeŝ pa ruski? - demandas la maristo.
La persono ne komprenas.
- Sprechen Sie Deutsch?
Neniun respondon.
- Do you speak English?
- Yes, I do!
- Ĥaraŝo! Nu, djerĵi linu!!!