Al la enhavo

CouchSurfing

de Genjix, 2010-septembro-11

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2010-septembro-11 17:05:11

Genjix:Kial defendas PS? CS fakte funkcias pli bona ol PS.

Rigardu: http://www.couchsurfing.org/group_read.html?gid=22...
Memkompreneble mi estas ankaŭ ĉe PS 2.0. Ĝi venas iom malfrue, ĉar la Esperantistoj jam ekuzis CS-on. Ĝis nun neniu peto atingis min per PS 2.0.
Do uzu CS ridulo.gif
Ne temas pri defendo. Temas pri bone ekspliki aĵojn. Vi diris ion, kio estas malvera kaj mi kaj ĉiu alia korektis vin. Mi kaj verŝajne ĉiu alia havas nenion kontraŭ Kouĉsurfo (kiun mi jam konis de longa tempo antaŭ) tamen ĉiu ajn dirus ke vi atakas al Pasporta Servo. Mi ne scias ĉu estas tiel. Laŭ mi se ambaŭ funkcias, ambaŭ bonas. Mi ne scias ĉu Kouĉsurfo funkcias sed ja scias pri Pasporta Servo. Vi ne scias pri Pasporta Servo tamen vi parolas pri ĝi. Dio scias kial.

Pri la citaĵo, mi nur povas diri ke vi absurde elektis citaĵon, kvazaŭ ĝi estus kontraŭ Pasporta Servo. Li nur parolas pri sia esperto kaj preskaŭ ĉiuj aliaj mesaĝoj bone opinias pri Pasporta Servo. Do kial vi elektis ĝuste tiun? Mi parolas pri mia sperto. La interreta Pasporta Servo ankoraŭ estas juna kaj bezonas tempon. Eĉ tiel, mi uzis ĝin 3 fojojn kaj ĉiuj mi sukcesis. Se mi estus gastiganto en Pasporta servo verŝajne tre malofte mi ricevus petojn ĉar mi loĝas en tre malkonata urbo kaj tio okazus ankaŭ en Kouĉsurfo.

Nu, la sola akceptebla sugesto devas esti: Uzu tion, kio plaĉu al vi kaj ne parolu sen scii.

Ĝis, Novatago.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-11 17:53:26

Saluton,

Mi fakte demandis min kiam tia debato ekaperus ridulo.gif.

Do por respondi al Genjix: Pasporta Servo ne mortas, tamen tute objektive oni povas konstati ke gi frontas ja multe pli superan konkurencon. Nur rigardante la ciferojn: PS havas nuntempe iomete pli ol 1700 uzantoj el kiu 55% estas gastiganto, do pli malpli 900.

CS havas ĉirkaŭ 2 milionoj! Do se vi planas vojaĝi kaj trovi senprobleme gastigantoj, uzu na CS!

Aliflanke, se vi volas renkonti Esperantistojn, Pasporta Servo estas taŭga, pro pluraj kialoj:

- Estas pli da esperantistoj en PS. Mi faris rapida serĉo kaj trovis 992 homojn elektante esperanton kiel lingvo. Se mi ne eraras, tiun ciferon oni komparu al 1700. Plie, el tiuj 992 homoj, mi vidis kelkajn profilojn kie la lingvo esperanto ne aperas en listo de lingvo (ĉu vi scias kial?), kaj estas ankaŭ kelkaj kiuj planas lerni aŭ estas komencantoj. Aliflanke la uzo de PS postulas necesan bazan scipovon de la lingvo ("pli-ol-komencanto"), kaj la retpaĝo estas entute en Esperanto, tiel ke ne-esperantisto povas membriĝi, sed estos malfacila. Ja, kompreneble, tute eblas ke la nombro de esperantistoj en CS kreos ĝis superi PS, eĉ se la nombro en PS ankaŭ daŭre kreskas.

- La Servo daŭre ekzistas pro demando por ĝi, parte de maljunuloj/homoj el la tria mondo/malretemuloj. Tial pluezkistas kaj pluezksistos la adreslibro. Signifas do ke en Pasporta Servo estos malretemulaj homoj kiuj neniam estos en CouchSurfing (ĉar laŭpete oni membrigas ilin en PS). Necesas mencii ke en kelkaj landoj, eĉ se ekzistas reto, malpli kostas por homoj sendi poŝton ol iri al retkafejo.

- La fakto ke la gastigantaro ne estas densa ne necese estas malavantaĝo! Ĝi povas esti bona instigo por plani vojaĝon laŭ urb(et)oj kie troviĝas esperantistoj, kaj tiamaniere viziti lokojn kiujn oni neniam vizitus alimaniere.

- La adreslibro havas avantaĝojn, ĉefe por vojaĝi en lando kie retaliro malfacilas. Jam estis planita aperigi elektronikan formon el la retpaĝo, kaj oni povas esperi ke estontece aperos memkreiteblajn dokumentojn el komputilaj informpetoj.

Fine, rimarkeblas ke sufiĉe multe da homoj uzas kaj PS kaj CS. tamen ne ĉiuj de PS membras en CS kaj eble ne faros, ĉar ili simple ne volas ke ne-esperantistoj kontaktus ilin.

ridulo.gif

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-11 18:44:14

Dankojn al ambaŭ. Du bonaj paroloj.

Mi ne aldonis PS ĉar ili volas ke mi paĝi ilin. Kial ili ne havas senkostan retpaĝon?

@jan aleksan, CS ne montras ĉiujn post specifa numero.

Ankaŭ se esperantisto dezirus ne kontaktiĝi de ne-esperantistoj, ili ne devus skribi ke ili parolas angle (aŭ aliaj lingvoj). Profilo en esperanto!

Ĝis!

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-11 19:21:06

Genjix:Dankojn al ambaŭ. Du bonaj paroloj.

Mi ne aldonis PS ĉar ili volas ke mi paĝi ilin. Kial ili ne havas senkostan retpaĝon?
ĝi estas senkosta. Vi nur devas pagi se vi volas akiri la adreslibron, kiu ne estas nepra por uzi la servon ĉar ekzistas la retpaĝon.

(do, antaŭ la gastigantoj povis postuli la montron de la libro por pruvi ke vi estis ano de la servo. Nun ne plu nepras, eĉ se kelkaj povas ankoraŭ peti ĝin. Ili tiukaze antaŭavertu la gaston).

Fakte mi miretas ke tiom da homoj pensas ke ĝi estas kosta. Ĉu estas skribita ie interrete?

Reen al la supro