Al la enhavo

Ne sufiĉas...krome necesas....

de Francisko1, 2010-septembro-13

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-septembro-13 01:17:21

Ne sufiĉas lukti por havi komunan lingvon Esperanton por atingi la celojn proponitajn far Zamenhof. Ankaŭ necesas ke pli kaj pli da personoj ĉesu manĝi bestojn (viandon kaj fiŝojn), ĉar ĝi stimulas la instinkton bestan kaj la deziron solvi ĉiujn konfliktojn per militoj. Kontraŭe, se ni ne ŝanĝas nian nutradmanieron, ni ne atingos la mondan pacon kaj ankaŭ ne ĉesos malsatoj kaj senlaboreco (kondiĉoj ambauaj necesaj por atingi pacon en la homaro). Kion ci opinias pri ĉi tio? Dankon.

Francisko

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-13 14:07:10

Stultaĵo. Ankaŭ vegetaranoj kaŭzas problemojn, ekzemple kiam venas tempo pridiskuti pri karnmanĝado, ĉaso, dehakejoj, ktp.

Plej multaj karnmanĝemuloj el la okcidentaj landoj fakte NE vidas la bestan suferon, kaj nur aĉetas viandon jam preparitan. Estas iom senpripenseme diri ke tiuj homoj avidas je sango kaj mortigo, ĉu ne?

La indiĝenoj nordamerikaj ĉasis bestojn dum jarcentoj kaj jarcentoj, sed neniam ĉesis rispekti ilin, eĉ mortigitajn.

Ja ĉaso helpas plivastigi scion pri milito, sed nun ke la arto trobone militi elkovriĝis, manĝi fruktojn kaj cerealojn ne vere helpos homojn forgesi tiun fatalan arton.

Laŭ mi, militoj daŭrados tiel longe, kiel homaj tempoj.

Kaj poste plu estos ĉasbestoj kaj predoj, ĝis la Tero ne plu povos elporti vivon.

nikko (Montri la profilon) 2010-septembro-13 15:24:44

>ĝi stimulas la instinkton bestan

Tute male, viandoanĝado trankviligas homon kaj satigas bone. Rifuzo de viando faras homon truda kaj nervozema, kion estas facile rimarki, observinte vegetaranojn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-13 15:33:20

nikko:>ĝi stimulas la instinkton bestan

Tute male, viandoanĝado trankviligas homon kaj satigas bone. Rifuzo de viando faras homon truda kaj nervozema, kion estas facile rimarki, observinte vegetaranojn.
Ahah nenene mi tute malkonsentas kun tia aserto.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-septembro-13 15:53:17

Jes, veras ! Mi iĝis abomena besto ! rideto.gif

Greedn (Montri la profilon) 2010-septembro-13 16:15:14

Nikko rajtas. Ekzemple ĉiuj konas la fakton, ke Hittler estis vegetarano. Ĉi-tio estas la danĝera afero, jes

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-13 16:26:33

Pli pripensante pri tiu temo, mi ekopiniis, ke estas iom ridinda kristaligi la kialojn de ĉiuj problemoj en unu nura kaŭzo.

Ĉu vi jam ĉasis kaj mortigis grandan beston? Se jes, ĉu tio vere faris vin bestaĉo? Se ne, ĉu vi vere povas konkludi ion ajn pri la efektoj de ĉasemo?

Kiam kuloj aperas post varma humida vetero, ĉu vi kulpiĝas mortigante legion da tiuj amindaj kaj malkulpaj bestoj?

Kiu unue aperis? Ĉu ĉasemo aŭ militemo? Ĉu ĉasemo kaŭzas militemon, aŭ anstataŭ militemo kaŭzas ĉasemon? Ĉu tiuj du emoj entute rilatas unu al la alia? Ĉu multe? Ĉu ne estas ankaŭ aliaj kialoj por militi? Mi memoras ĉiudirektajn atakojn el vegetaristoj pro paroladeto pri ĉaso en reta forumo. Se vegetarismo igas homoj dolĉaj kaj amikemaj, ĉu ili do estis malbonaj vegetaristoj, kiu kaŝe sinindulgis en karnovorado?

Konkludi ion ajn pri ĉasemo kaj militemo, per la informo kiun mi nun havas, estus signo de tro-frua-konkludemo.

amikulo (Montri la profilon) 2010-septembro-13 16:45:18

Nikko:Tute male, viandoanĝado trankviligas homon kaj satigas bone. Rifuzo de viando faras homon truda kaj nervozema, kion estas facile rimarki, observinte vegetaranojn.
Greedn:Nikko rajtas. Ekzemple ĉiuj konas la fakton, ke Hittler estis vegetarano. Ĉi-tio estas la danĝera afero, jes
Mi konsentas vegetarismon estas malbonan. Hittrel freneziĝis je ne manĝi viando. La bestaroj ekzistas por esti manĝitan kaj ilian doloron kaj morton ne gravas, nur ke ni estas satajn. Ankaŭ la viandoanĝuloj estas pli saĝajn ol la vegetistaran asocion kaj ne tiom nervozajn.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-septembro-13 18:18:14

amikulo:
Nikko:Tute male, viandoanĝado trankviligas homon kaj satigas bone. Rifuzo de viando faras homon truda kaj nervozema, kion estas facile rimarki, observinte vegetaranojn.
Greedn:Nikko rajtas. Ekzemple ĉiuj konas la fakton, ke Hittler estis vegetarano. Ĉi-tio estas la danĝera afero, jes
Mi konsentas vegetarismon estas malbonan. Hittrel freneziĝis je ne manĝi viando. La bestaroj ekzistas por esti manĝitan kaj ilian doloron kaj morton ne gravas, nur ke ni estas satajn. Ankaŭ la viandoanĝuloj estas pli saĝajn ol la vegetistaran asocion kaj ne tiom nervozajn.
Mi esperas ke vi 3 ne seriozas. Ne misku aĉulojn kiel Hilter kun la fakto ne manĝi viandon.

Mi estas tre scivolema pri viaj pruvoj rilate al tio.

Cetere, Hilter havis lipharojn. Ĉu oni timu lipharulojn?

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-13 18:39:40

jan aleksan:Cetere, Hilter havis lipharojn. Ĉu oni timu lipharulojn?
Li ja vere VERE ruinigis tiun lipharstilon, ĉu ne? Kiu nun sekvas tiun stilon?

Reen al la supro