Al la enhavo

La elparolo de "majo"

de 黄鸡蛋, 2010-septembro-13

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2010-septembro-13 04:41:38

Ĉu la elparolo de "majo" devas esti "ma-jo" aŭ "maj-o"?
Iu demandis min pri tio, dirante ke en "free Esperanto course" li vidis klarigon ke "aj" en "majo" devas esti elparolata kiel "eye" en la angla. Mi pensas ke "ma-jo" estas pli taŭga. Kion vi opinias?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-13 05:03:09

Ambaŭ elparoloj estas ĝustaj.
Vidu: PMEG: Duonvokaloj
Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu “ka-jo” aŭ “kaj-o”? Ĉu estu “na-ŭa” aŭ “naŭ-a”? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj.

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-13 16:24:49

黄鸡蛋:Mi pensas ke "ma-jo" estas pli taŭga. Kion vi opinias?
Mi samopinias, maj-o ne estas flue prononcebla.
Por ŭ mi preferas kion PMEG skribas, por mi aŭ kaj eŭ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj.

Reen al la supro