본문으로

Kia speco de akuzativulo vi estas?

글쓴이: KoLonJaNo, 2010년 9월 13일

글: 16

언어: Esperanto

KoLonJaNo (프로필 보기) 2010년 9월 13일 오후 10:33:59

Saluton!

Nur por senkonfuzigi eventualajn komencintojn:

fizikisto:Ankaŭ min klopodas uzi la akuzativon laŭ la Fundamenton. Tamen, vi povas vidi, ke sukcesas min ne ĉiam. Certe estas la akuzativon malfacilan aferon precipe por komencantojn. Sed iom post iom ĉiu povas lerni la korektan uzon de la akuzativon.
Jen do ... troakuzativulo! rideto.gif

Kolonjano

Filu (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오전 1:11:34

fizikisto:
darkweasel:Se vi volas komparon: ĉu vi irus al forumo pri piedpilkado nur por afiŝi ĉie, kiom aĉa estas piedpilkado? Ĉu, se iu farus tion, vin surprizus, se tiu estus nomata trolo?
Sed tio ja estas vero: Piedpilkado aĉas kaj triatlono estas multe pli bona sporto! rido.gif
kara fizikisto,

Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis, ke oni ne povas opinii kion oni deziras ĉi tie?

Mi tute konsentas al diskutoj pri bono aŭ malbono de Esperanto, ĉar ĉi tie estas metaEsperantlingva forumo, sed bonvolu gardi por vi viajn pensaĉojn pri piedpilko kaj pri triatlono por taŭga metaforumo kie oni skribas Triatlone!

sal.gif

Filu (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오전 10:57:36

Kara Senegaùlo,

Dark Weasel skribaĉas ne vere komprenante, kio vi estas.

Vi NE kreis vastan uzantaron freneziĝantajn pri via lingvo projekto.

Sciante ke mi ne tiel interesiĝis pri via projekto, kaj tamen ni antaŭe iam tre aŭ kelkfoje eĉ tro vive debatis, vi tre afable gardis min eksmembriĝi je tiu ĉi forumo, kiam mi estis pripensanta pri tio.

Ĉi tie, laŭ mia kompreno, estas forumo EN Esperanto, ne necese pri kaj nepre por Esperanto. Kaj samkiel iu povus partopreni en franclingva forumo kaj tamen kritiki ion pri la franca (literumadreguloj, nuna evoluado, neologismoj laŭ li evitindaj sed tro uzataj, ktp.), mi kredas ke vi povas kritiki, eĉ akre, Esperanton ĉi tie, kaj esti bona partoprenanto. Eligi homojn kiel vi estus komplezo kaj ankaŭ alia vorto, kiun mi ne povas skribi en lernu.

Vi ne estas trolo. Vi estas homo, kiun mi kredas bona, sendepende de kion vi opinias pri Esperanto.

Ergazomai (프로필 보기) 2011년 8월 28일 오후 8:26:14

Hahaha iel simpatia demando, ja.

Sincere mi klopodas akuzativumi kiel plej eble laŭfundamente... kvankam malofte iomete da eraroj ekestiĝas. Eble min helpas tio, ke mi studas du lingvojn kun-akuzativajn (la latinan kaj la malnov-grekan) en lernejo rideto.gif

JeriUrso (프로필 보기) 2011년 8월 28일 오후 11:36:39

galvis:
iom post iom ĉiu povas lerni la korekta uzo de akuzativon.
...ne estas ke oni ne scias, sed ke oni forgesas skribante.

iom post iom ĉiu povas lerni la korekta
n uzon de akuzativo( ).
nur tiu kiu neniam misakuzativas rajtas forĵeti la unuan ŝtonon!

darkweasel (프로필 보기) 2011년 8월 29일 오전 9:04:24

JeriUrso:
galvis:
iom post iom ĉiu povas lerni la korekta uzo de akuzativon.
...ne estas ke oni ne scias, sed ke oni forgesas skribante.

iom post iom ĉiu povas lerni la korekta
n uzon de akuzativo( ).
nur tiu kiu neniam misakuzativas rajtas forĵeti la unuan ŝtonon!
Mi preskaŭ emas konjekti, ke tio estis intenca. okulumo.gif

다시 위로