去目錄頁

Filmeto "Senmova"

jan aleksan, 2010年9月13日

讯息: 11

语言: Esperanto

jan aleksan (显示个人资料) 2010年9月13日下午1:01:35

Spektu!: Senmova

kaj preteratentu la subtekstojn okulumo.gif

jeeks (显示个人资料) 2010年9月13日下午1:49:01

Dankon pro la ligilo! Estas bonega filmeto. La subtekstoj estas... atentindaj rido.gif

qwertz (显示个人资料) 2010年9月14日下午3:33:24

Ankaŭ ekzistas Youtube version por amikoj kiuj ne povas vidi vimeo.com. (ekzemplo ĉinio)

KienLi (显示个人资料) 2010年9月14日下午5:30:52

qwertz:Ankaŭ ekzistas Youtube version por amikoj kiuj ne povas vidi vimeo.com. (ekzemplo ĉinio)
En Ĉinio ankaŭ YouTube estas malpermesita. okulumo.gif

qwertz (显示个人资料) 2010年9月14日下午5:33:31

KienLi:
qwertz:Ankaŭ ekzistas Youtube version por amikoj kiuj ne povas vidi vimeo.com. (ekzemplo ĉinio)
En Ĉinio ankaŭ YouTube estas malpermesita. okulumo.gif
Verŝajne ne en Tajvano, kie kelkaj personoj povas alvojaĝi.

LyzTyphone (显示个人资料) 2010年9月15日上午4:08:27

Nu, la fakto estas, en Ĉinujo ĉio malpermesiĝas. Sed almenaŭ por JuTubo mi havas "rimedon" spekti tra la ŝtata cenzurilo, sed ne por Vimeo.

En Tajvano oni povas spekti ĉion.

Vilius (显示个人资料) 2010年9月15日上午6:15:50

LyzTyphone:Nu, la fakto estas, en Ĉinujo ĉio malpermesiĝas.
Eblas lui servilon en Usono aŭ alia lando kaj konekti al ĝi per VNCX forwarding.
Certe, estas iom multekosta solvo de la problemo. Tamen, se la konekto estas ĉifrata per SSH, ĝi estas tre sekura.

qwertz (显示个人资料) 2010年9月15日下午4:30:17

Vilius:
LyzTyphone:Nu, la fakto estas, en Ĉinujo ĉio malpermesiĝas.
Eblas lui servilon en Usono aŭ alia lando kaj konekti al ĝi per VNCX forwarding.
Certe, estas iom multekosta solvo de la problemo. Tamen, se la konekto estas ĉifrata per SSH, ĝi estas tre sekura.
Nej. Mi aŭdis ke tio ne estas normala fajroŝirmilo. Ĉiuj datenoj iras tra servilo kiuj state kontroliĝis. Ĉirkaŭ subakvigade de tio state fajroŝirmilo estas kontraŭ leĝo. Ĝin estas danĝera. Eble ankaŭ uzado de tio retpaĝon.

LyzTyphone (显示个人资料) 2010年9月16日上午6:35:07

qwertz:

Nu, la komunismanoj ankoraŭ ne kuraĝas publike fari leĝon malpermesi nian "tramuriĝadon". Do nun mi uzas multspecaj tramuriloj por viziti JuTubon, Blogejon, kaj iujn Diskutejojn. Sed ja pravas, ke tio ne estas normala fajroŝirmilo. Normala ŝirmilo blokas eksteran danĝeron, sed tio ĉi...nu...plejofte ĉinojn mem. Tre similas al IU Historia muro (ne, mi ne signifas la Long-Muron de Ĥinujo) Dankon al dio (Ĉu? Sendiisma ŝtato?) ke Lernu.com ankoraŭ ne estas "mur-ita"...

Mi ankaŭ scias pri la VNC kaj SSH. Simple mi iom malgrandanimas kaj ne sentas la urĝon. Mi ankoraŭ kontentas uzi tion, kion mi havas. Tamen dankon al la konsilo! Dankon!

Momenton, kial mi eksentas ke mi loĝas en la mondo en tiu filmeto? Kiam min serĉas ledvesta sektret-policistoj?

sev (显示个人资料) 2011年1月24日下午11:37:34

Chu ankau ekzistas subtekstojn en esperanto (por komencantoj ekzemple) ?

回到上端