Kiu(j)n planlingvo(j)n krom | anstataŭ Esperanto vi lernus?
door KoLonJaNo, 16 september 2010
Berichten: 43
Taal: Esperanto
robbkvasnak (Profiel tonen) 27 mei 2011 18:54:37
razlem (Profiel tonen) 30 mei 2011 04:50:51
rafaelfortalezo (Profiel tonen) 30 mei 2011 15:15:16
MarCin83 (Profiel tonen) 30 mei 2011 17:31:56
bartlett22183 (Profiel tonen) 30 mei 2011 17:48:00
MarCin83:Mi ŝatus lerni Loĵbanon! Ĉu iu povas rekomendi bonan ligilon por lerni la lingvon?Lojban (anglalingve)
MarCin83 (Profiel tonen) 31 mei 2011 06:30:35
bartlett22183:Koran dankon!MarCin83:Mi ŝatus lerni Loĵbanon! Ĉu iu povas rekomendi bonan ligilon por lerni la lingvon?Lojban (anglalingve)
dbiswinner (Profiel tonen) 3 juni 2011 02:29:01
Ĉu iu ajn povus diri al mi, se oni lernis la Slovio? Mi vidis ke iu en la fadeno lernis la Slovio pro plibone kompreni la rusan, sed ĉu kiel farus la Slovion por veturulo en orienta Eŭropa?
Akibaaa (Profiel tonen) 4 juni 2011 06:34:44
dbiswinner:La Slovio iom interesas min, ĉar ŝajnas kiel bona preparo por lerni naturan slavan lingvon. Ne certas mi ĉu estus utilema uzi la Slovio en Polando, Slovakio, aŭ alia lando... mi supozas ke estus tiel utilema kiel Interlingua en latinidaj-parolantaj landoj. Sed certe bona afero por lerni slavan lingvon.Laŭ mi Slovio komplete senutilas por ambaŭ turismaj kaj propedeŭtikaj taskoj. Ĝi ŝajnas diletante verkita, nenatureca kaj groteska. En ĝia tre reduktita, artefarita (kaj ne ekstraktita el naturaj lingvoj) gramatiko aperas bizaraj elpensaĵoj, aŭ hazarde prenitaj el neslavaj lingvoj elementoj. Ĉio ĉi konfuzas kaj malebligas precizan komprenon al iu, kiu antaŭe ne lernis la regulojn de tiu kreitaĵo. Kaj eĉ se vi pli-malpli estus komprenita, vi certe ne estus preparita por ia ajn interŝanĝo de informoj, kiun vi ne povus havi per tre baznivela angla. Ĝi ankaŭ ne helpos al vi lerni verajn slavajn lingvojn, ĉar - escepte de la vortprovizo - ĝi similas ilin tre malmulte, tute ne prezentante iliajn karakterajn ecojn.
Ĉu iu ajn povus diri al mi, se oni lernis la Slovio? Mi vidis ke iu en la fadeno lernis la Slovio pro plibone kompreni la rusan, sed ĉu kiel farus la Slovion por veturulo en orienta Eŭropa?
Se vi volas vojaĝi en pluraj slavaj landoj, vi povas simple uzi la anglan - ĉiam ja troviĝos uloj, kiuj ĝin komprenas kaj povos vin helpi. Se allogas vin iu konkreta regiono - lernu la tiean lingvon, kaj vi ĉiukaze ĉiam povos vin helpi per la angla.
Via eraro pri Slovio estas, ke vi laŭŝajne supozas, ke ĝi estas io kiel slava Interlingvao, sed Interlingvao laŭ mia scio estis preparita de spertuloj, kaj ĝi fakte respegulas la realajn latinidajn lingvojn, utiligante tiujn elementojn, kiujn ili havas komunajn, kaj povas ebligi veran interkomunikon, aŭ almenaŭ komprenon de la naturaj latinidaj lingvoj, dum Slovio estas ege amatoreca kaj bizara kvazaŭslava (simile kiel Ido estas kvazaŭlatinida) aŭkslangeto, kiu fakte por nenio sencohava uzeblas, kaj kies nomo estas konata tute senmerite.
Eble iel utilaj por propedeŭtikaj celoj povus esti Slovianski-N aŭ Novoslovienskij Jazyk, tamen mi ne scias, kiom ili estas disvolviĝintaj, nek multe esploris pri ili. Kaj verdire mi kredas, ke tia "propedeŭtiko" entute estas senbezona, kaj vi simple elektu iun veran lingvon, kaj ĝin lernu. Eĉ se komence estos malfacile, vi ja ne estas devigita hasti.
Paulinho (Profiel tonen) 4 juni 2011 22:05:04
darkweasel (Profiel tonen) 5 juni 2011 09:21:59
Paulinho:Mi ne lernas alian planlingvon. Mi dizirus ke ĉiuj lernu esperanton. Kiel respondi la enketon?Tion la unua mesaĝo de la fadeno ja diras:
KoLonJaNo:
Se vi opinias, ke tiu enketo estas stulta, stranga, superflua ktp., ĉar Esperanto laŭ vi jam estas tute sufiĉa kaj aliplanlingvanoj ja aŭ lernu la fine venkintan projekton de 1887/1905 aŭ iru [cenzurita], vi tute ne bezonas respondi.