前往目錄

Kiu(j)n planlingvo(j)n krom | anstataŭ Esperanto vi lernus?

貼文者: KoLonJaNo, 2010年9月16日

訊息: 45

語言: Esperanto

KoLonJaNo (顯示個人資料) 2010年9月16日下午12:16:02

Saluton!

Jen enketo, en kiu vi povas elekti unu aŭ pli da planlingvoj, kiujn vi eventuale lernus krom -- aŭ okaze de via baldaŭ okazonta kabeado: anstataŭ -- Esperanto.

Bv. noti, ke ekzistas Vikipedioj en kelkaj el la elekteblaj planlingvoj.

Se vi opinias, ke tiu enketo estas stulta, stranga, superflua ktp., ĉar Esperanto laŭ vi jam estas tute sufiĉa kaj aliplanlingvanoj ja aŭ lernu la fine venkintan projekton de 1887/1905 aŭ iru [cenzurita], vi tute ne bezonas respondi. okulumo.gif

Kolonjano

galvis (顯示個人資料) 2010年9月16日下午5:17:34

Mi ŝatus esplori pri Esperanto sen Fleksio.

Estus bone fari tradukaĵojn el E-o al EsF, kaj inverse.

Roberto12 (顯示個人資料) 2010年9月16日下午5:21:56

Krom Eo, mi sole ŝatas Volapük kaj Novial - sed mi sole uzas Eon.

Simioenlaurbo (顯示個人資料) 2010年9月16日下午7:10:28

Mi lernas Solresolon!

Dore sidosi solresol! rideto.gif

utku (顯示個人資料) 2010年9月16日下午8:17:40

Mi longe serĉis perfektan planlingvon sed mi ne trovis. Tamen Sona kaj Mirad estas bone, kvankam la unua ne havis signifan certecon kaj ĝia silabstrukturon estis tro simpla, kiu ne sufiĉas esti estetika; male, elparoli frazojn en la dua estis vere malfacile al mi. Eble Ido estas bone (aŭ eble ne). Mi jam ne sufiĉe konas ĝin.

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年9月16日下午8:24:02

La nombro de Esperanto-parolantoj estas tro malalta, pri tio ni certe ĉiuj konsentas. Sed kiom da parolantoj havas la aliajn planlingvojn? La kialo por mi lerni kaj uzi Esperanton estas komuniki kun alilandanoj pri ajnaj temoj, ne nur pri konstruado de planlingvoj. Laŭ mia scio la aliaj planlingvoj ne taŭgas por mia celo, ĝiaj parolantoj estas tro malmultaj. Eĉ en la Eo-movado tro multe temas pri la lingvo mem.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年9月16日下午9:08:52

Roberto12:Krom Eo, mi sole ŝatas Volapük kaj Novial - sed mi sole uzas Eon.
+1! Pri sona ankaŭ mi konsentus.

Krom tio mi jam lernis tokiponon ^^", sed lastatempe la lingvo iras oni-ne-scias-kie, aldoniĝas vortojn kies signifon neniu scias. Stranga...

Cetere, mi tre ŝatas la lingvojn de Larry Sulky: Ilomi, Quenya kaj Kaqwan. Ilomi estas mia plej ŝatata.

AlfRoland:La nombro de Esperanto-parolantoj estas tro malalta,...
Nu, mi ĝuste ne tiom konsentas. Por komuniki necesas esti 2. Se ni estas pluraj centoj da miloj tio estas eĉ pli bone ridego.gif. Estas multaj neartefaritaj lingvoj kiuj ankoraŭ ekzistas kun multe malpli da parolantoj (sed por kiom da tempo...)

AlfRoland (顯示個人資料) 2010年9月16日下午9:29:51

jan aleksan:

[..]

AlfRoland:La nombro de Esperanto-parolantoj estas tro malalta,...
Nu, mi ĝuste ne tiom konsentas. Por komuniki necesas esti 2. Se ni estas pluraj centoj da miloj tio estas eĉ pli bone ridego.gif. Estas multaj neartefaritaj lingvoj kiuj ankoraŭ ekzistas kun multe malpli da parolantoj (sed por kiom da tempo...)
Tiaokaze la uzebleco ŝajnas al mi iom limigita! Mi ne emas lukti sur la barikadoj por alia planlingvo.

EdRobertson (顯示個人資料) 2010年9月17日上午11:04:23

Simioenlaurbo:Mi lernas Solresolon!

Dore sidosi solresol! rideto.gif
Dore midosolsol dore sidosi solresol! sal.gif

(Ankaŭ mi lernas Solresolon!)

glig (顯示個人資料) 2010年9月17日上午11:21:27

Loĵbano, Volapuko, Tokipono.

Sed mi ne lernus tiujn lingvojn, mi jam lernas ilin.

sal.gif

回到上端