Към съдържанието

Bela lingvo

от Genjix, 18 септември 2010

Съобщения: 12

Език: Esperanto

dobri (Покажи профила) 15 октомври 2010, 15:51:35

maratonisto:Chomski skribis:
Esperanto ne estas lingvo. Ĝi parazitas sur aliaj lingvoj. Tiam venas demando, kiu ne estas lingvistika demando, sed demando de praktika utileco.

Chomski estas konata sciencisto, patro de lingvistiko matematika. Por tio lia vidpunkto rilate esperanto frapis min. Certe tiu opinio ne estas opinio de sciencisto (ĉar estas simple neserioza aserto), tamen respegulas nur personan antipation al esperanto.
Tion oni povas rigardi ankaŭ el alia vidpunkto.
Esperanto elektas el la aliaj lingvoj tion, kio estas la plej utila. Tiamaniere ŝanĝita opinio pri parazitado montrus eĉ simpatoin al Esperanto.

maratonisto (Покажи профила) 15 октомври 2010, 16:54:25

dobri:
Tion oni povas rigardi ankaŭ el alia vidpunkto.
Esperanto elektas el la aliaj lingvoj tion, kio estas la plej utila. Tiamaniere ŝanĝita opinio pri parazitado montrus eĉ simpatoin al Esperanto.
Jes, tamen bedaŭrinde Chomski diris tion sendube en malestima senso.

Обратно нагоре