Tästä sisältöön

Zamenhofa tago

novatago :lta, 18. syyskuuta 2010

Viestejä: 1

Kieli: Esperanto

novatago (Näytä profiilli) 18. syyskuuta 2010 15.56.04

Osmo Buller:BBC estas preparanta serion pri lingvoj, en kiu ĝi prezentos ankaŭ Esperanton. Planante la serion BBC petis de UEA informojn pri la festado de la Zamenhof-tago la 15-an de decembro en kelkaj europaj landoj. Mi promesis kolekti dum la semajnfino informojn pri tiaj aranĝoj kaj sendi ilin al BBC en lundo. Poste BBC elektos iun aranĝon, kiun ĝia prezentisto kun filmteamo vizitos. Pro tiu peto de BBC mi nun skribas al la delegitoj, fakdelegitoj kaj junularaj delegitoj en la landoj, pri kiuj BBC interesighas.

Se via klubo au alia organizo planas Zamenhof-feston, bv. sciigi tion al mi! Bv. ankaŭ diri, kiun BBC kontaktu, se ĝi decidos viziti ĝuste vian klubon. Mi ne scias, ĉu oni konsideros nur la aranĝojn okazontajn precize la 15-an de decembro (merkredo), aŭ ankaŭ tiujn iomete antau aŭ post tiu tago. Se via festo okazos, ekzemple, en la antaŭa aŭ posta semajnfino, bv. ankaŭ en tiu kazo informi min.

Kiel dirite, mi bezonas ricevi la informojn jam dum tiu ĉi semajnfino. Mi elkore antaudankas ĉiujn, kiuj respondos. Amike, Osmo Buller
Por kontakti al Sinjoro Osmo Buller vi povas viziti tiun ĉi paĝon.

Ĝis, Novatago.

Takaisin ylös