Přejít k obsahu

duono

od uživatele crescence ze dne 19. září 2010

Příspěvky: 7

Jazyk: Esperanto

crescence (Ukázat profil) 19. září 2010 9:58:04

Saluton,

Ĉu oni esperante diras "duono da pano" aŭ "duono de pano" ?

Mi dandas vin.

tommjames (Ukázat profil) 19. září 2010 10:10:31

Vi povas uzi ambaŭ, depende de la senco kiun vi celas. Kiam vi uzas "da", tio montras ke vi parolas pri kvanto. Kiam vi uzas "de", tio rilatas al la konsisto, t.e. ke ĝi konsistas el pano.

Jen pli da informaĵo ĉi tie., sub la teksto "Iuj vortoj foje esprimas kvanton, foje ion alian. La intencita senco decidas, ĉu oni uzu da aŭ alian rolvorteton:".

crescence (Ukázat profil) 19. září 2010 10:31:22

Dankon al vi.

Ankoraŭ demandon : Ĉu mi diras :"skribi punkton en la unu duono de la longo" ? Estas korekte ?

darkweasel (Ukázat profil) 19. září 2010 10:41:08

crescence:
Ankoraŭ demandon : Ĉu mi diras :"skribi punkton en la unu duono de la longo" ? Estas korekte ?
Mi ne komprenas, kion vi volas diri per tiu ĉi frazo.

crescence (Ukázat profil) 19. září 2010 10:55:00

laboro de geometrio : loki punkton meze de la longo de la lineo.

Ĉu oni povas diri :

1/2 de la longo : en la unu duono de la longo de la lineo
1/3 de la longo : en la unu triono de la longo de la lineo
1/4 de la longo : en la unu kvarono de la longo de la lineo
-------------
2/3 : du trionoj de la longo
3/4 : tri kvaronoj de la longo

KoLonJaNo (Ukázat profil) 19. září 2010 11:41:10

Saluton!

crescence:laboro de geometrio : loki punkton meze de la longo de la lineo.
Se vi do celas tion, diru tiel. okulumo.gif

crescence:Ĉu oni povas diri :

1/2 de la longo : en la unu duono de la longo de la lineo
1/3 de la longo : en la unu triono de la longo de la lineo
1/4 de la longo : en la unu kvarono de la longo de la lineo
Unue mi uzus vicordajn nombrovorton, ekz. unua duono.

Due notu, ke per en vi esprimas, ke la fakta loko estas ie inter la komenco kaj duono, triono ktp. de la longo de la linio.

Se vi volas diri, ke la punkto troviĝas je distanco de 1/2, 1/3 ktp. de la longo for de la komenco de la linio, uzu alian rolvorteton, ekz. ĉeje.

Kolonjano

crescence (Ukázat profil) 19. září 2010 11:56:47

Grandan dankon al vi !

Zpět na začátek