Al la enhavo

Al kontraŭ -n

de Genjix, 2010-septembro-21

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 01:56:19

Kiam mi devas uzi la vorton 'al' kontraŭ -n post verbo?

Ĝi plaĉas min
Ĝi plaĉas al mi

Kial oni iam uzas al kaj iam ne?

Ekzemple, mi ne komprenas ĉi tiojn:

Restas al mi nur diri al vi adiaŭ.
Anstataŭ feki al mi legu diri fek al mi.

Kiel mi tradukas tiojn?

Dankon

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-21 04:41:20

Genjix:Kiam mi devas uzi la vorton 'al' kontraŭ -n post verbo?
Ĝi plaĉas min
Ĝi plaĉas al mi
Kial oni iam uzas al kaj iam ne?
'Plaĉas' postulas 'al' post ĝi. Sed iam oni povas ŝanĝi prepozicion+objekton al akuzativo. Tiam ofte la prepozicio iĝas verba prefikso:
Ĝi alplaĉas min

Genjix:Restas al mi nur diri al vi adiaŭ.
Mi havas unu elekton (aliaj elektoj malaperis) nur: diri al vi adiaŭ
Genjix:Anstataŭ feki al mi legu diri fek al mi.
Anstataŭ "feki al mi" legu "diri 'fek' al mi".

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-21 05:34:03

Ankaŭ ĝi plaĉas min estas tute korekta. Neniam estas eraro uzi la finaĵon -n, se la senco tion permesas.

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-21 06:34:54

'Ĝi plaĉas min' estas ĝusta, sed 'ĝi plaĉas al mi' estas pli kutima kaj bona. Vi povas anstataŭi 'al mi' al 'min' se estas alia 'al':
Helpi al vi plaĉas min
Sed en tiu ekzemplo pli bone uzi akuzativon ĉe 'helpi', ĉar 'helpi vin' estas pli kutima ol 'plaĉas min':
Helpi vin plaĉas al mi

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 07:01:35

Dankon.

Do kio estas tioj?

"Restas al mi (nur) (diri al vi adiaŭ)."

Mi ne komprenas la parton de 'Restas al mi'

Se 'al vi' anstataŭus akuzativon, kial la vorto de restas uzus 'al'?

La frazo de restas min signifas nenion!

Kaj,

"Anstataŭ feki al mi, legu diri fek al mi."

Denove, kial 'feki al mi' kaj ne 'mi feki'?

sergejm (Montri la profilon) 2010-septembro-21 07:28:47

Genjix:"Restas al mi (nur) (diri al vi adiaŭ)."
'resti' signifas 'ne malaperi', 'ne foriri'; ĉi tie 'ne estas farite'
Restas (fari) al mi nur diri al vi adiaŭ =
El aferoj, kiujn mi volis fari, restis nur "diri al vi 'adiaŭ'" =
Mi jam diris al vi ĉion, kion mi volis diri, krom 'adiaŭ'.

Genjix:"Anstataŭ feki al mi, legu diri fek al mi."
Nu eble iu povos meti citilojn aliloken. Domaĝe, citiloj ne estas prononcataj, kaj tio, kio estas komprenebla skribite, povas ne esti komprenebla parolite.

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-21 19:45:17

Dankon

Genjix (Montri la profilon) 2010-septembro-22 09:41:01

Mi ĵus legis ĉi tion:

The indirect object of a verb is usually expressed with al. ... blaa blaa ...

Kial vi donis ĝin al mi?
Donu al mi la libron.

(aliaj ekzemploj)

With some verbs a direct object and a prepositional complement are equally possible and virtually synonymous.

Li helpis nin.
Li helpis al ni.
Petro salutis la kongreson.
Petro salutis al la kongreso.

Reen al la supro