讯息: 5
语言: Esperanto
Genjix (显示个人资料) 2010年9月21日上午8:34:46
Kiel mi plibonigas mian aŭskultadon?
Nun mi faras 3 aferojn:
- Aŭskultas esperantajn muzikojn
- Parolas al aliaj ĉe kaj reala kaj interreta mondo
- Memoras pli da vortoj
Dankon
Genjix (显示个人资料) 2010年9月21日上午9:29:10
jan aleksan (显示个人资料) 2010年9月21日上午9:40:37
Genjix:Mi ne ĝeniĝas paroli sed mi ne povas klarigi vortojn, kiun uloj parolas.Aŭskultu RV kaŭ VV, kaŭ aliaj
Kiel mi plibonigas mian aŭskultadon?
Nun mi faras 3 aferojn:
- Aŭskultas esperantajn muzikojn
- Parolas al aliaj ĉe kaj reala kaj interreta mondo
- Memoras pli da vortoj
Dankon
Laŭ mi pli bonas ol muzikoj por trejni viajn orelojn, ĉar en kantoj oni plizorgas pri melodio kaj ritmo ol pri bona prononco. Estas kelkaj kantoj (Ea, angla, eĉ franca) kiun mi daŭre malfacile komprenas, kvankam la parolado ne tiom malfacilas.
sudanglo (显示个人资料) 2010年9月21日下午8:08:13
Vi devas ankoraŭ ekzerci vin pri la gramatiko kaj vastigi vian konon de la vortaro.
Kiam oni aŭskultas parolatan lingvaĵon, oni pli rekonas kio estas dirata ol efektive aŭdas ĝin. Malgraŭ tio ke, kiam oni bone konas la lingvon oni havas la impreson ke oni aŭdas ĉion.
Vi povas rimarki tion aŭskultante la radion aŭ televidon en la angla (via denaska lingvo).
Se oni uzas vorton kiun vi neniam antaŭ konis, tiam estas malfacile diri ekzakte kiu estas tiu vorto.
Do, ju pli vi bonigas vian konatecon kun la frazstrukturoj kaj la vortaro de Esperanto, des pli facile vi aŭdos la lingvon.
novatago (显示个人资料) 2010年9月22日上午8:00:34
sudanglo:Se oni uzas vorton kiun vi neniam antaŭ konis, tiam estas malfacile diri ekzakte kiu estas tiu vorto.Sudanglo tute pravas. Krome, Genjix kian urĝon vi havas? Se vi legas kaj aŭskultas Esperanton, iom post iom vi pli bone komprenos ĝin. Ne volu kompreni ĉion post unu semajno ĉar tio ne eblas.
Do, ju pli vi bonigas vian konatecon kun la frazstrukturoj kaj la vortaro de Esperanto, des pli facile vi aŭdos la lingvon.
Ĝis, Novatago.