Al la enhavo

Tradukhelpo!

de Haratta, 2010-septembro-21

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Haratta (Montri la profilon) 2010-septembro-21 20:33:32

Kio signifas la vortojn " karburaĵo" kaj " botservisto" sur la Angla?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-septembro-22 04:32:53

Saluton!

Haratta:Kion signifas la vortojn "karburaĵo" kaj "botservisto" sur en la Aangla?
Nuntempa botservisto fakte estas botservilo kaj la angla vorto por tio estas boot jack.

Supozeble tiu vorto iam uziĝis ankaŭ por homo, kiu demetis la botojn de la piedoj de sia mastro.

Almenaŭ en la germana Stiefelknecht povas signifi ambaŭ kaj pensigis min mem unue pri homo.

Kolonjano

Miland (Montri la profilon) 2010-septembro-22 10:57:28

Laŭ la vortaro de Wells karburaĵo signifas en la angla "carburant", la miksaĵo de aero kaj brulaĵo kreita en motoro de aŭto.

Reen al la supro