前往目錄

Facila Esperanto?

貼文者: nikko, 2010年9月22日

訊息: 23

語言: Esperanto

Genjix (顯示個人資料) 2010年9月22日下午9:01:45

Mi iome konsentas kun la originala poŝtulo. Tiun ideon mi ankaŭ pensas ĉar mi okupiĝis lerni lingvojn dum miaj multaj tempoj. Mi ne sukcesis. En Esperanto, mi rapidegas.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2010年9月23日上午1:13:34

Genjix:En Esperanto, mi rapidegas.
Jes, vi pravas. Mi povas vidi plene ke via Esperanto pliboniĝas ĉiutage. Ankoraŭ, mi vidas erarojn en viaj skribaĵoj, sed malpli ol antaŭe (kaj ĉiuj faras erarojn, eĉ post multaj jaroj de ekzercado).

AnFu (顯示個人資料) 2010年9月23日上午7:25:05

Mi neniam audis iun diri: "Mi ne povis lerni la Esperanton ĉar ĝi estas malfacila ĉar ĝi estas tro loĝiko. Ankaŭ, uzi Esperanton mi bezonas pensi tro."

Mi multe aŭdas aŭ legas:

"Esperanto? Kio estas Esperanto?" Homoj ne scias ke Esperanto ekzistas.

"Esperanto? Ĝi jam mortiĝas, ĉu ne?" (Fakte, mia amiko min demandis tio -- kaj lia patro lernis Esperanto.)

"Esperanto? Kial oni lernus falsan lingvon? Estas pli bone lerni lingvon realan."

"Esperanto? Kial oni lernus lingvon, tiun parolas neniu?

Mi opinias ke la plejparto da homoj lernas lingvojn kun celo de gajni plu da mono.

Ankaŭ tiuj homoj lernas lingvojn kun celo de gajni respekto, kaj sociala pozicio (sed tiuj ankaŭ ofte rezultas en gajni mono).

Kiam helpa lingvo helpus al la homoj gajni mono, tiam tiun helpan lingvon ĉiuj lernos.

Kiam helpa lingvo havus aktualajn bonegajn lernolibrojn, librojn de referenco, retejojn, kaj novajojn, kiuj temas pri medicino, scienco, komerco, ekonomiko, monda bankismo, investado, k.t.p., tiam tiun helpan lingvon ĉiuj homoj lernos.

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, NE korektu miajn erarojn.

palaman (顯示個人資料) 2010年9月23日下午3:51:16

nikko:Ĉu vi ne komprenas, ke por plejparto de homoj lerni esceptojn estas pli facile ol pripensadi ĉiun vorton analize? Tio estas ŝlosilo al mia vidpunkto.
Tamen se iu ne volas pensi analize, do li/ŝi povas simple ekmemori vortojn de Esperanto, samkiel de ajna ordinara lingvo!

Pludire. Ja ekmemori vortaron, kiu havas bonan ordon (estu la ordo nekomprenebla por lernanto!) estas pli facila afero ol ekmemori neordan vortaron.
Ĉu ne?
Rigardu infanojn: tiuj tute ne havas analiza pensado pri sia denaska lingvo, tamen bone sentas ties principojn intuicie!

milú (顯示個人資料) 2010年10月1日下午10:17:46

Tamen, mi komencis lerni Esperanton antaŭ du semajnoj, kaj mi povis pli-malpli sekvi ĉi tiun diskuton pri iome malfacila temo. Kiom da jaroj estus bezona por same fari en rusa aŭ ĉina? Kiom da mono, jes, ĉar la tempo ke oni ne laboras estas ankaŭ kosta? Kompreneble, mi ankoraŭ misesprimas min, certe kun multaj eraroj, sed ĝi estas vere mirinda ke mi povus ajn ĉi tie partopreni, ĉu ne? La konstrueco de la Esperanto devis vere bonega esti...

La ŝlosilo de la diskuto estas, se mi bone komprenis vin, Nikko, ke la homa cerbo rifuzas logikajn taskojn, kion la Esperanto postulas. La aŭtomataj, senpensaj procezoj de la naciaj lingvoj, bazantaj en memoro, estus pli facilaj, kaj do plej homoj ne ŝatus la postulema Esperanton.

Mi kredas ke vi pravas pri duona parto de via argumento. La senpensanta eco de kutimaj ago (ageco?) rezultas unue en la rifuzo de konsideri mem la ebleco de alia lingvo, mem la ekzistado (kiel vera alternativo) de ĝi. La senlogika komencas tre antaŭ la lernado... Mi pensas pri la QWERTY klavaro kaj la DVORAK. Ĉu ne estus tiu rifuzo ekzemplo de "en-ŝlosito", kolektiva senpensa kapteco?

Eble kaj bedaŭre, vi povas nenion ĉi tie kompreni. Post iom da tempo, mi denove penos partopreni en viaj diskutoj.

Amike,
Emilio

Jakovo (顯示個人資料) 2010年10月1日下午10:47:54

Se vere vi eklernis antaŭ nur du semajnoj mi ege gratulas vin! Via teksto estas tre bone komprenebla kaj mi trovis neniun gravan eraron. Mi nur povas laŭde instigi vin: legu, skribu kaj parolu sen-time kaj ĝoje, do multe, ĉar per repetado venas la pli-faciliĝo (oni ja diskutis tion lastan en ĉi tiu fadeno).

sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月3日上午11:16:05

Interesa diskuto, kaj ĉiuj pravas - Nikko, en sia aserto ke Esperanto ne estas facila, kaj la aliaj kiuj kontraŭdiris.

Kiel estiĝas tiu paradokso? Nu, pro tio ke oni ne distingis inter la komenca staĝo de lingvo lernado kaj spertiĝa staĝo.

Se Esperanto estus uzata ĉiutage en la televido por dramoj, dokumentaj programoj, humuro ktp, neniu dubus pri la facileco de la lingvo. Oni senpene sorbus la subtilaĵojn de sperta parolo kaj facile povus ilin imiti aŭ re-produkti.

Tamen, la realo estas ke por esprimi multajn aferoj de la ĉiutaga vivo en Esperanto oni devas sufiĉe labore analizi la rimedojn de la lingvo por trovi kion diri.

Tion pruvas la demandoj, kiujn oni vidas en la Forumoj.

Tio, ke ne ĝenas la homojn kopii fiksitajn parolturnojn prefere al elaboro de mem-trovitaĵoj, estas ilustrita per la plena foresto de ia movadoj por reformi la naciajn lingvojn, kiel ankaŭ per la pasiva akcepto de multaj ne-sistemaj aspektoj de tiuj lingvoj.

La francoj tre ŝatas manifestacii sur-strate. Sed laŭ mia kompreno neniuj, protestis cele al la forigo de gramatika genro aŭ la reguligon de ĉiuj verboj.

Tamen, se la francoj volus tion fari, mi kiel anglalingvano volonte ilin helpus, ĉar la absurdaĵoj de la franca multe ĉagrenas min.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年10月3日下午6:37:32

sudanglo:la plena foresto de ia movadoj por reformi la naciajn lingvojn
Ja ekzistas movado reformi la nombrovortojn en la germana lingvo: Zwanzigeins (germanlingve)!

sergejm (顯示個人資料) 2010年10月3日下午9:29:19

Ioma sukceso de Esperanto estas pro tio ke ĝi trovis niĉon, kiun ne volis koipi la angla lingvo - scienco pri artefaritaj lingvoj. Eminentaj lingvistoj ne volas okupi ĝin, sed se iu el ili devas paroli pri ĝi, iliaj eldiroj estas similaj al tiuj de historiistoj pli la teorio de Fomenko. Sed tiu, kiu okupas pri artefaritaj lingvoj, nepre devas scii la plej uzataj el ili - Esperanton. Ofte verkoj pri artefaritaj lingvoj estas en du lingvoj - tiu de la autoro kaj Esperanto. Lenrolibroj de aliaj artefaritaj lingvoj ankaŭ ofte estas Esperantaj. Pro tio Esperanto iĝas pli populara ol aliaj artefaritaj lingvoj.
Reformoj celataj al plisimpligo de ordinaraj lingvoj ne eblas - lernu lingvistikon. Lingvoj mem ŝanĝiĝas iom-po-iom, kun certa rapideco; do lingvistoj povas kalkuli kiam homaro havis komunan lingvon - tio estis proksimume 50 mil jaroj antaŭ, kiam la homaro eliris el Afriko kaj lingvoj dividiĝis al la afrika kaj la eŭrazia.

palaman (顯示個人資料) 2010年10月4日上午7:39:07

sergejm:Ioma sukceso de Esperanto estas pro tio ke ĝi trovis niĉon, kiun ne volis koipi la angla lingvo - scienco pri artefaritaj lingvoj.
Mi mem fakte eklernis Esperanton ĝuste kaŭze de mia intereso pri artefaritaj lingvoj.
Tamen mi (Ret-)konas multajn esperantistojn, kiuj scias eĉ nenion pri artefaritaj lingvoj, kaj kiuj uzas Esperanton nur kiel ĝuste internacian lingvon - por interparoli kun homoj el diferencaj landoj.
Ankaŭ mi mem jam forgesis mian unuan intereson pri artefaritaj lingvoj, kiam mi ekvidis kiel riĉa kaj nature bela estas Esperanto. Mi fakte perdis ia ajn intereson pri aliaj artefaritaj lingvoj. Eble, poste mi ekmremoros kaj ree serĉos pri tiu tereno?
Dume mi opinias, ke la montrita de vi kaŭzo ne estas iomege grava por vivo de Esperanto.

回到上端