Al la enhavo

La mondmapo de Lernu-anoj

de sudanglo, 2010-septembro-22

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2010-septembro-22 11:17:56

Ŝajne multaj uzantoj de Lernu loĝas meze de oceanoj!

Kaj cetere, kiel mi povas fokusi (zomi) sur apartan region - ekz la Nordorienton de Francujo?

Jev (Montri la profilon) 2010-septembro-22 12:44:29

sudanglo:Ŝajne multaj uzantoj de Lernu loĝas meze de oceanoj!

Kaj cetere, kiel mi povas fokusi (zomi) sur apartan region - ekz la Nordorienton de Francujo?
Jes, ŝajne fiŝoj ankaŭ uzas nian paĝaron. La mapo de lernu! estas farita antaŭ tre longe kaj pro tio ĝi estas sufiĉe primitiva. Ne eblas pligrandigi apartajn partojn.

horsto (Montri la profilon) 2010-septembro-22 13:08:43

Eble temas pri marvirinoj. rideto.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-septembro-23 15:58:49

horsto:Eble temas pri marvirinoj. rideto.gif
Aŭ pri anoj de tre malgrandaj insuletoj ...

Miland (Montri la profilon) 2010-oktobro-14 17:08:48

Kion pri la restaĵo de Atlantiso? rideto.gif

pace (Montri la profilon) 2010-oktobro-15 20:18:28

Prefereble forviŝi tiun mapon kie la bluajn punktoj ne plu havas sufiĉe da spaco. Aspektas iomete ridinda, ne serioza tia mapo.
Malbona propagando . javascript:aldonuMienon('rido')

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-20 13:19:34

La uzantoj el la off-shore insuloj.
Kiel oni tradukas "off-shore" esperante?
Amike

Verdafiŝo (Montri la profilon) 2010-decembro-23 07:01:33

Off-shore....

Kion vi opninias pri "for-marbordaj insuloj"?

Amike,
rideto.gif

Reen al la supro