Naar de inhoud

La mondmapo de Lernu-anoj

door sudanglo, 22 september 2010

Berichten: 8

Taal: Esperanto

sudanglo (Profiel tonen) 22 september 2010 11:17:56

Ŝajne multaj uzantoj de Lernu loĝas meze de oceanoj!

Kaj cetere, kiel mi povas fokusi (zomi) sur apartan region - ekz la Nordorienton de Francujo?

Jev (Profiel tonen) 22 september 2010 12:44:29

sudanglo:Ŝajne multaj uzantoj de Lernu loĝas meze de oceanoj!

Kaj cetere, kiel mi povas fokusi (zomi) sur apartan region - ekz la Nordorienton de Francujo?
Jes, ŝajne fiŝoj ankaŭ uzas nian paĝaron. La mapo de lernu! estas farita antaŭ tre longe kaj pro tio ĝi estas sufiĉe primitiva. Ne eblas pligrandigi apartajn partojn.

horsto (Profiel tonen) 22 september 2010 13:08:43

Eble temas pri marvirinoj. rideto.gif

darkweasel (Profiel tonen) 23 september 2010 15:58:49

horsto:Eble temas pri marvirinoj. rideto.gif
Aŭ pri anoj de tre malgrandaj insuletoj ...

Miland (Profiel tonen) 14 oktober 2010 17:08:48

Kion pri la restaĵo de Atlantiso? rideto.gif

pace (Profiel tonen) 15 oktober 2010 20:18:28

Prefereble forviŝi tiun mapon kie la bluajn punktoj ne plu havas sufiĉe da spaco. Aspektas iomete ridinda, ne serioza tia mapo.
Malbona propagando . javascript:aldonuMienon('rido')

Eddycgn (Profiel tonen) 20 oktober 2010 13:19:34

La uzantoj el la off-shore insuloj.
Kiel oni tradukas "off-shore" esperante?
Amike

Verdafiŝo (Profiel tonen) 23 december 2010 07:01:33

Off-shore....

Kion vi opninias pri "for-marbordaj insuloj"?

Amike,
rideto.gif

Terug naar boven