Al la enhavo

La Okcidento kaŝe kontraŭas la tutmondan liberan merkaton!

de palaman, 2010-septembro-23

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-23 17:09:35

La vera merkato signifus ke oni povu elekti, en kiu lando oni laborakiras.
Se ne, do la merkata libero estas ne perfekta. Verdire, ĝi estas eĉ malperfekta.

Tamen ĉiu okcidentano sentas, ke tiaspeca libero rezultigus detruon de la ekzistanta malegaleco inter popoloj de la mondo.
Do, por konservi la ekonomian malegalecon la Okcidento honteme silentas pri la afero, diskutante pri "ekonomia libero".

Nu, la hipokrito ordinaras en la politiko.

Tamen la demando forte ligas problemon de la internacia lingvo! Ĉar - kial oni uzu Esperanton, tiel rompante la lingvobarilojn inter nacioj? Ĉu por okcidentuloj ne pli bonas la ekonomia malegaleco de la popoloj? kaj jes ja, Esperanto iom minacas tion.

Dum neeŭropanaj malriĉuloj ne sufiĉe povas paroli, ili ne konkurenc-povas. Ĉu malriĉula senlingveco ne estas tute oportuna kaj natura limo de la libera merkato?

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-septembro-23 22:25:59

Mi ne estas por la "vera merkato", ĉar por mi, la ĉiopova merkato estas tiel stulta kiel la ĉiopova ŝtato.

Konkurenco inter landoj ne funkcias, g'i favoras la plej malsocialemajn, la plej malekologiemajn, la plej militemajn, la plej cinikajn... unuvorte la plej ac'ajn landojn, kaj tio kreas malprofito por ĉiuj.

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-24 00:19:12

Mi voĉdonis al "tamen".
Mi opinias, ke oni laboru en sia lando por plibonigi sian landon. Por akiri pli altan salajron oni laboras en alilando, eltenante mizeran traktadon al si. Verŝajne pro lingva kapablo kaj rasismo. Mi mem ne volas tion.
Dum junuloj laboras alilande, restas nur olduloj sialande. Se tiel, kiel fariĝos tiu lando? Necesas sufiĉaj laborlokoj en naskiĝ-lando.

mihxil (Montri la profilon) 2010-septembro-24 05:15:35

palaman:Tamen ĉiu okcidentano sentas, ke tiaspeca libero rezultigus detruon de la ekzistanta malegaleco inter popoloj de la mondo.
Vi ne scias kiel ĉiu okcidentano sentas.

palaman:Do, por konservi la ekonomian malegalecon la Okcidento honteme silentas pri la afero, diskutante pri "ekonomia libero".
Mi voĉdonis 'jes', ĉar mi samopinias ke la ekzistanta mallibero de la merkato ne estas bona. Utopie, landolimoj ne ekzistus, almenaŭ ne por fluoj de homoj kaj produktoj (kvankam mi samopinias kun Altebrilas ke absoluta libero ĉiuokaze ne eblas, ke ne eblas akcepti produktojn kiuj estas produktitaj en kontraŭleĝa maniero).

Ni devus tamen agnoski ke por sola, riĉa, okcidenta, lando estas pridubebla ideo subite malfermi siajn limojn por ĉio, ĉar multaj homoj povus veni, ankaŭ por profiti monhelpojn kaj sankuracajn institutojn kaj tiel plu. Tio estus nepagebla por ĉiu lando, kaj tia decido kaŭzus multajn problemojn. Ne estas mirige ke ne troveblas landoj kiuj agas tiel.

palaman:Tamen la demando forte ligas problemon de la internacia lingvo! Ĉar - kial oni uzu Esperanton, tiel rompante la lingvobarilojn inter nacioj? Ĉu por okcidentuloj ne pli bonas la ekonomia malegaleco de la popoloj? kaj jes ja, Esperanto iom minacas tion.

Dum neeŭropanaj malriĉuloj ne sufiĉe povas paroli, ili ne konkurenc-povas. Ĉu malriĉula senlingveco ne estas tute oportuna kaj natura limo de la libera merkato?
La sugesto ke la problemo de malegaleco en la mondo estas eĉ 'forte' ligita kun internacia lingvo ŝajnas al mi sufiĉe senbaza. Ekzistas riĉaj landoj kies lingvoj estas tre neinternaciaj, kaj ekzistas malriĉaj landoj kie ekz. la angla kaj franca lingoj ja estas vaste konataj.

Kaj kompreneble Esperanto neniom minacas, ĉar ĝi estas tre sengrava, kaj por plejmulto el la homoj ĝi simple kvazaŭ ne ekzistas.

palaman (Montri la profilon) 2010-septembro-28 19:31:27

zan:Mi voĉdonis al "tamen".
Mi opinias, ke oni laboru en sia lando por plibonigi sian landon.
Tiu postulo (aŭ deziro) ŝajnas esti prava kaj justa.
Tamen se oni laboras en firmaoj, kiuj apartenas al alilanduloj, do oni (verdire) pli helpas la landon de sia mastro, ol sian propran landon. Ĉu ne estas klara, ke neniu investus en ian ajn firmaon, se ne esperus akiri pli multe da monoj ol investas? Do, labori en firmao de alilanda mastro signifas la saman ol labori en fremda lando, ĉu ne?

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-29 09:05:09

Vere, mi ne konsentas la globalismon. Jam ekzistas alilandaj mastroj ie ajn. Sed se ĉiuj mastroj estus alilanduloj...??? Tia imago teruras min.
Se iu laboras alilande por si mem, mi subtenas lin. Sed iu devige nur por vivi laboras alilande, tio estas malfeliĉajo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-septembro-29 13:06:26

Se ni permesus liberan elekton de la laborloko, ni havus tuj 500 milionojn da ĉinoj kaj 500 milionojn da islamanoj venontajn al Eŭropo.
Kvankam pri la homaj rajtoj tio estus bone, mi opinias ke ĝi estus tre danĝera...

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-septembro-29 17:37:59

lango.gif

Devas esti multe da eblecoj mem krei por si la laborlokon.

zan (Montri la profilon) 2010-septembro-30 10:20:52

Eddycgn:Se ni permesus liberan elekton de la laborloko, ni havus tuj 500 milionojn da ĉinoj kaj 500 milionojn da islamanoj venontajn al Eŭropo.
Kvankam pri la homaj rajtoj tio estus bone, mi opinias ke ĝi estus tre danĝera...
Via timo estas komprenebla al mi. Se envenus en Eŭropon ĉu multe da japanoj ĉu baratanoj, tio timigus eŭropanojn. Same, se en japanion envenus multe da eŭropanoj, mi timus. Ĉar nia propra kulturo detruiĝus.
Mi pensas, ke tro multaj envenantoj grandiĝos rasismon. Anstataŭe ĉiuj landanoj kreskas en sia lando sian belan kulturon, oni ŝatas alilandanojn unu la alian. Sekve malaperos rasismo.

EdRobertson (Montri la profilon) 2010-septembro-30 10:45:32

Mi dirus, ke ĉiuj merkatoj estas malbona ideo. Oni ne fidu je ili, kaj la banka krizo pruvis tion. Oni intervenu por krei homan solvon. La riĉecoj de la mondo estu pli juste dividataj, por ke homoj povu labori ĉe si. Tamen, ili ankaŭ estu liberaj vivi kaj loĝi kie ili volas. Parto de tiu rajto estu la rajto atendi laboron kie oni loĝas.

Reen al la supro