Contenido

Je KIOMA aĝo la Francoj volas pensiiĝi?

de Polaris, 23 de septiembre de 2010

Aportes: 8

Idioma: Esperanto

Polaris (Mostrar perfil) 23 de septiembre de 2010 20:48:50

Mi ĵus legis ke en Francio, estas publikaj tumultoj pri la proponita plialtiĝo de la aĝo de pensiiĝo de 60 jaroj al 62 jaroj. Kial? Kiel tio estas ebla?

En Usono, la ĝenerala salajro-gajnanta laboranto kutime laboras 8 horojn tage, 40 horojn ĉiusemajne, kaj ordinare, la homoj ne pensiiĝas ĝis almenaŭ la aĝo de 65 (kvankam multaj homoj laboras ĝis post tio). Sed mi legis ke in Francio, la Prezidanto volas plialtigi la pensian aĝon ĝis 62 jaroj--kaj la popolo plendas! 60 jaroj? Ĉu mi miskomprenis ion?

Greedn (Mostrar perfil) 23 de septiembre de 2010 20:58:23

Francio kutime estas pli socialorientiĝita ŝtato ol Usono.

jan aleksan (Mostrar perfil) 23 de septiembre de 2010 21:03:51

Vi bone komprenis. Francio kaj Usono multe malsamas.

kaj... oni normale laboras 35 horojn semajne

Altebrilas (Mostrar perfil) 23 de septiembre de 2010 22:12:44

Estas normale. Ne utilas devigi la maljunulojn labori pli longtempe se ne estas laboro por ili.

Frankouche (Mostrar perfil) 23 de septiembre de 2010 22:25:00

Mi havas 5 semajojn + 18 tagoj da ferioj + 15 tagoj de formado ĉiu jaro.

Tiuj estas socialaj konkeraĵoj.
Iuj, estas eble kontestataj.

Ne forgesu, ke malgraŭ la fakto ke ni laboras malplie hore, ni devas fari la saman kvanton da laboro, kiel ĉie.
Malgraŭ la 35 horoj, ne estas pli dungitoj (kiu estis LA politika ideo), sed kurioze malpli de laboristoj (kiuj laboras malplie semajne) !
Rezulto : laborritmoj tre rapidas, kvanto da laboro pli gravas, tagoj estas elĉerpantaj! ploro.gif ploro.gif

Persone, kiam mi vidas ŝtatajn (au eksŝtatajn) entreprenojn kiuj gajnas miliardojn (ekz: Total-Elf-Fina, bankoj...), financitaj (ofte savitaj) per niaj impostoj, mi preferas ke oni taksas ilin, ke oni rekolektas la monon (nian monon) anstataŭ doni ĝin al malresponculaj akciuloj.
Tio financigos grande niajn pensiiĝoj.

Kaj kiel diras Altebrilas, ne estas laboro en Francio se vi pliaĝiĝas je 60 jaroj (eĉ > 55 !)

rubulo (Mostrar perfil) 25 de septiembre de 2010 13:20:21

Ne ĉiuj havas 5 semajnojn + 18 tagojn da ferio en Francio.

Ĉiuj havas 5 semajnojn.

Depende de grandeco de la firmao, dungitoj laboras 35 horojn semajne aŭ 39.

En grandaj firmaoj, homoj laboras 35 horojn semajne kaj estas ĝenerale du eblecoj fari tion :

- aŭ reale labori 35 horojn semajne.

- aŭ labori 39 (kiel ĉiuj) sed havi pliajn tagojn ferieblajn dum jaro. Tiu kvanto da ferieblaj tagoj ne estas sama por ĉiuj. En mia antaŭa laboro, mi havis 11. Nun mi havas 18.

Tio ne estas laŭ elekto de la dungito sed laŭ laboro kaj firmao. Ĝenerale se oni laboras en granda firmao oni havas pli bonajn kondiĉojn.

Se temas pri mia propra kazo, mi havas jare 5 semajnojn + 18 tagojn da ferieblaj tagoj.

Mi efektive laboras pli/malpli 46 horojn semajne (tiu 39 estas nur en tekstoj rideto.gif, pli serioze tio devenas duone de la kvanto da laboro kiun mi havas por fari kaj duone pro propra aktivemo en nuntempa laboro) do mi estas feliĉa havi multe da ferieblaj tagoj.

Nia sistemo emeritiĝi je 60 jaraĝa estas endanĝerigita de la fakto ke homoj vivas pli longe (ĉar kostas pli multe). Pro tio tiu "propono" labori pli longe estas komprenebla. Sed tio kaŭzas problemojn.

Unue ĝenerale maljunuloj jam havas problemojn trovi laborojn ekde 50/55 jaraĝo ĉar firmaoj preferas pli junajn homojn. Do labori pli longe estas stulte por ili ĉar tio signifas resti pli longe en senlaboreco.

Krome, kelkaj laboroj estas pli lacigaj/danĝeraj/damaĝigaj ol aliaj. Tiajn laborojn homoj tutsimple ne kapablos fari pli longe.

Mi pensas, ke en Usono multoj homoj kiuj laboras ĝis pli ol 65 jaraĝo ne faras tion pro propra plaĉo sed pro manko da rimedoj fari alimaniere.

Ni havas sistemon kiu permesas al ni emeritiĝi je 60 jaraĝo. Tio estas endanĝerigita nun, oni povas kompreni kial sed oni ankaŭ povas kompreni homojn kiuj volas savi ĝin.

Ŝajne tio ŝokas Polaris, ĉu li pensas, ke ni devus havi ĉiujn usonajn kondiĉojn ? Sed kio pri kultura diverseco ? rideto.gif

custinne (Mostrar perfil) 4 de octubre de 2010 08:43:42

Frankouche:

Persone, kiam mi vidas ŝtatajn (au eksŝtatajn) entreprenojn kiuj gajnas miliardojn (ekz: Total-Elf-Fina, bankoj...), financitaj (ofte savitaj) per niaj impostoj, mi preferas ke oni taksas ilin, ke oni rekolektas la monon (nian monon) anstataŭ doni ĝin al malresponculaj akciuloj.
Tio financigos grande niajn pensiiĝoj.
Vi tute pravas. Tio financigus pensiĝojn kaj ankaù multajn aliajn aferojn.
Ni prenu la monon kie ĝi estas, t.e. en la manoj de la riĉulegoj.

EdRobertson (Mostrar perfil) 4 de octubre de 2010 17:11:28

La problemo en Britio estas, ke ni pagis al la registaro "nacian asekuron", kiu devus pagi pensiojn, senlaborec-stipendiojn, san-servojn ktp. Tamen la registaro foruzis la monon, kiun ni investis, je aliaj aferoj ekz. militoj.

Nun ankaŭ ni devos pli longe labori, aŭ dum multaj jaroj elspezi por privata pensio. La problemo pri tio estas la ĉiama problemo kiam la privata, kapitalista sektoro enmiksas en aferoj kiuj devus esti la respondeco de publikaj instancoj. Ili faras profiton el nia mono kaj kiam iliaj investoj malsukcesas, estas ni kiuj suferas.

La sola solvo estas publike administrata ne-por-profita kaso kies mono estos etike investita kaj kies profito estos disdonata al la popolo laŭ bezono, kaj ne uzata por militoj de registaroj aŭ de kapitalistoj por privata gajno koste de aliuloj.

Volver arriba