目次へ

Dum kiom da jaroj vi daŭrigas esperanton?

zan,2010年9月25日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

zan (プロフィールを表示) 2010年9月25日 7:45:37

Dum kiom da jaroj vi daŭrigas lernadon kaj praktikadon de esperanto?

En Lernu! probable komencantoj estas multaj.
Do mi limis pli detale por komencantoj ol por long-daŭrigantoj.

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年9月25日 8:16:18

Mi eklernis Esperanton en oktobro 2008, do mi elektis 2 jarojn, kvankam tio tutstrikte ne estas vera ...

KoLonJaNo (プロフィールを表示) 2010年9月25日 10:12:59

Saluton!

Mi eksciis pri Esperanto dum junaĝo kiel gimnaziano.

Mi laŭsisteme eklernis la lingvon ĉirkaŭ la jaro 1978, do antaŭ pli ol tridek jaroj.

Mi ne ĉiam uzis Esperanton same multe dum la pasintaj du trionoj de mia ĝisnuna vivotempo, sed mi ja sukcesis ne forgesi tiun lingvon kiel ekmezaĝulo.

En februaro 2004 mi eniris tajpbabilejon por Esperantistoj la unuan fojon kaj ekde tiam Esperanto fariĝis mia ĉefa lingvo krom la gepatra.

Mi povas do diri, ke dum la unua jardeko de la nova jarmilo Esperanto forpuŝis la anglan al la tria loko -- almenaŭ rilate parolan kaj skriban uzadon.

Kolonjano

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2010年9月25日 16:53:22

Mi eklernis Esperanton dum malfrua septembro, 2005.

Mi aŭdis pri Esperanto kiam mi estis infano, sed neniam pensis pri lernado ĝis 2005.

Matthieu (プロフィールを表示) 2010年9月25日 17:02:45

Mi komencis serioze lerni ĝin en februaro de 2007, do antaŭ tri jaroj kaj duono.

zan (プロフィールを表示) 2010年9月28日 0:10:58

Mi finfine atingis al tri jaroj.
Japana proverbo diras: Pri kio ajn temas, eltenu almenaŭ tri jarojn.(Eĉ ŝtono varmiĝos, se oni sidos sur ĝi tri jarojn.) Efektive "tri" ne havas gravan sencon. La proverbo signifas "ne rezignu tuj".
Tamen mi ĝojas, ke mi eltenis tri jarojn.

tositaka (プロフィールを表示) 2010年9月28日 1:24:51

Mi lernis Esperanton antaŭ 40 jaroj. Sed dum c.30 jaroj mi estis tute senakviva en EO. Nu lastan julion mi eklernis EOn denove. Jam tri monatoj pasis, kaj hieraŭ mi tradukis 5-paĝan japanan skribaĵon al Esperanto. Mirinda!

eurimaco (プロフィールを表示) 2010年9月28日 1:26:07

zan:Mi finfine atingis al tri jaroj.
Japana proverbo diras: Pri kio ajn temas, eltenu almenaŭ tri jarojn.(Eĉ ŝtono varmiĝos, se oni sidos sur ĝi tri jarojn.) Efektive "tri" ne havas gravan sencon. La proverbo signifas "ne rezignu tuj".
Tamen mi ĝojas, ke mi eltenis tri jarojn.
Mi vere konis Esperanton ekde 1965 en Senegalio. Che tiu lando mi donis mian kontribuajhon por la disvastigo de Esperanto.Nun, mi esperas, tra mia blogo france, portugale kaj esperante, doni mian kontribuajhon por la kontinua kaj senchesa disvastigo de la lingvo de Zamenhof. Chiokaze mi esperas ke chiujn esperantistojn serchas chiam doni veran kontribuajhon je la disvastigo de Esperanto. Tio estas mia vera deziro. sal.gif sal.gif sal.gif

先頭にもどる