글: 40
언어: Esperanto
Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 4:50:02
nikko:Ekzisto de atomaj bomboj savas mondon de grandskala milito inter grandaj ŝtatoj. Tio ĉi nomiĝas "stabila ekvilibro"...Rusio uzas sian forton por perforte influi al najbaroj, jes, taktike tio donas la rezulton, sed strategie Rusio perdos pli multe!
Kaj, unu demando, kiom da tankoj estas bezonataj por Rusio, por ke ruslandanoj vivu feliĉe kaj bone?
Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 6:37:00
Malgrandaj landoj estas pli militemaj, kaj obeas al grandaj landoj.1. Interese, kion ili obeas? - Pagi monon?
2. Al kiu ili obeas? - Pagi monon en Rusa budĝeto? Pagi monon al Putino mem?
3. Kiu devas pagi/fari? - Ĉu ĉiu kartvelo 10% de sia salajro devas tuj sendi al Rusio? Aŭ 10% de Kartvelia budĝeto devas iri al Rusio?
4. Kiu tion kontrlolas?
5. Kion diros/faros internacia komunumo?
...
Certe tial malgrandaj landoj ne havas atombombojn, por ke ne fari stultaĵon, kiel povus fari Kartvelio aŭ Serbujo.Kiu scias, eble Kartvelio iam ekhavos atoman (aŭ iun alin danĝeregan) bombon.
Tiam, povus okazi ke stultaĵon faris Rusio.
LVX (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 8:16:35
Miland:En Irano homaj rajtoj ne estas tiel bone respektataj kiel en demokratioj, precipe por virinoj. Miaopinie estus danĝere por la tuta mezoriento se Irano sukcesus konstrui atombombon, kaj do indas ke aliaj landoj malhelpu tion.Verŝajne vi pravas, sed neniun kiu posedas atombomboj, garantias pacon, eĉ USONO, kiu disdonigadas subtila teroro ĉie, rigardu kio okazis al Irako. Tio estas nur unu ekzemplo.
Estas facila fanfaroni kiel altranga lando kiam tia fariĝis per ekspluatado de aliaj, malgrandaj kaj malriĉaj landoj.
LVX (프로필 보기) 2010년 9월 29일 오후 8:31:00
vincas:>Egalrajto por ĉiuj!!Do Usono kaj aliaj ne rajtus ĉar ili fakte estas ankaŭ teroristoj, kvankam ili uzu demokratio aŭ aliaj artifikaj terminoj por priskribiĝi.
Ĉu ankaŭ teroristoj rajtas produkti bombojn. Mi pensas, ke ne ĉiuj havas rajtoj.
zan (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오전 7:32:08
nikko:Malgrandaj landoj estas pli militemaj, kaj obeas al grandaj landoj.Usono estas plej militema lando kaj granda.
nikko:Krome. Produktado kaj uzado de atombomboj estas tre scienca kaj multekosta afero, kiun apenaŭ povas al si permesi malgranda lando.Norda-koreio estas malgranga kaj malriĉa kaj regata de malsana maljunulo. Eĉ tia lando intencas krei ĝin. Ja povus ankaŭ Kartvelio. Ĉar kiu ajn lando povas helpi iun ajn por la kreado.
nikko:Krom tio, estas landoj kun di-obsedula islamisma registaro, kaj mi dubas, ke indas permesi al ili havi tiom potencan armilon.Usono,Israelo (kaj eble ankaŭ Rusujo?) malamas islamistojn. Tial timigitaj islamistoj volas gardi sin per bomboj kontraŭ malamikaj bomboj. Tio estas permesinda kiel homa pensado, ĉu ne?
Do, mi pensas, ke ĉiuj samtempe malpliigu.
Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오후 2:53:41
zan:Jes
Do, mi pensas, ke ĉiuj samtempe malpliigu.
Verŝajne en la mondo devas aperi iu organizaĵo (pli bone kelkaj) kiu konstante pri tio okupiĝos.
Altebrilas (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오후 5:15:28
Oni devas multe negocii inter landoj por doni al ĉiu sufiĉe da garantioj.
Eble monda registaro devas solvi tion, sed ĝi estas ankoraŭ kreota.
Altebrilas (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오후 5:15:33
Oni devas multe negocii inter landoj por doni al ĉiu sufiĉe da garantioj.
Eble monda registaro devas solvi tion, sed ĝi estas ankoraŭ kreota.
Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오후 7:27:49
Altebrilas:He-he! En Belorusio oni iam tre timas la "Mondan registaron" kiu terure kaj diable regas en la mondo (tre ofte kontraŭ Belorusio) kaj kaŝidĝas en nekonata loko.
Eble monda registaro devas solvi tion, sed ĝi estas ankoraŭ kreota.
Verŝajne estus pli bone uzi la vorton "Tutmonda parlamento" kie ĉiu lando havu unu aŭ kelkajn reprezentantojn.
jan aleksan (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오후 8:14:09
Mi havas nenian subtenon al atomaj bomboj, sed estas iu bona kialo pro ĝia ekzisto (almenaŭ laŭteorie): estas la principo da kompleta ambaŭflanka detruo.
Estas simpla: tiu kiu havas atombombon ne pafos ĝin senzorge ĉar scias ke aŭtomate estos respondo de la malamiko kiu ankaŭ havas siajn proprajn, tiel ke la rezulto estas ambaŭflanka kompleta detruo. Do ekzistas ja ekvilibro kiu restas tiel ĉar almenaŭ du landoj havas atombombojn en transkontinentaj rakedoj je signifaj kvantoj.
Resume: se almenaŭ du landoj havas atombombojn tiam neniam okazos atombomban militon, sed se nur 1 havas, tiam tre danĝeras, ĉar tiu lando povas minaci aliajn (kiel Usono faris kun Japanio fakte).
Sed kompreneble tio estas nur teorio! Akcidentoj, miskomprenoj, kaj stultaĵoj eblas, kaj en la historio de la lastaj 60aj jaroj ja esti eventoj kiuj povintus VERE gvidi al amasa detruo.