본문으로

Kiu rajtas krei atoma bomboj?

글쓴이: LVX, 2010년 9월 27일

글: 40

언어: Esperanto

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 9월 30일 오후 8:51:36

jan aleksan:
Resume: se almenaŭ du landoj havas atombombojn tiam neniam okazos atombomban militon, sed se nur 1 havas, tiam tre danĝeras, ĉar tiu lando povas minaci aliajn.
1. Kaj se la du landoj kun atomajn bombojn decidos dividi la mondon je du partojn.

2. Se estos stulta generalo aŭ se lia familio estos en danĝero.

3. Se totalitara reĝimo ekvolos montri sian potencon.

4. Se teroristojn venos.

5. Se estos fulmotondro.

6. Se estos tertremo.

7. Se estos viruso.

8. Se falos aviadio.

9. Se estos misdiro/mistraduko/miskompreno.

10. Se estos iu eksperimento.

Kaj ankoraŭ 100-foje se ...

zan (프로필 보기) 2010년 10월 2일 오전 9:22:03

jan aleksan:Resume: se almenaŭ du landoj havas atombombojn tiam neniam okazos atombomban militon, sed se nur 1 havas, tiam tre danĝeras, ĉar tiu lando povas minaci aliajn (kiel Usono faris kun Japanio fakte).
Usono havas atombombojn, sed japanio ne havas ilin. Vi miskomprenas, ke japanio minacas aliajn landojn kun usono. Tio estas malvero. Kiu instruis tiel al vi?

Ĉinio havas atombombojn, kaj kiel oni scias, ĉinio kaj japanio ne estas amikoj.(Kompreneble persone ĉinoj kaj japanoj estas amikaj. Multaj japanoj lernas la ĉinan lingvon kaj volas interkomerci. Ĉinio kaj japanio povos esti amikoj estontece.)

Sed efektive ankoraŭ restas politikaj problemoj inter ĉinio kaj japanio. Do, japanio timas ĉinion, pensante ke ĉinio uzos atombombojn sur ni, tiel ke ni devas dependi de usono por gardi nin kontraŭ ĉinio.

Mi ne volas dependi de usono. Por tio atombomboj ne necesas al mi.

...Eŭropaj landoj kun usono minacas islamajn landojn.

zan (프로필 보기) 2010년 10월 2일 오전 9:28:34

Plie mi ne perfekte povas kredi usonon.
Se ĉinio uzus atombombojn sur japanio, usono repagus por japanio kaj uzus atombombojn sur ĉinio, ĉu? Ne kredeble. Usono forlasos japanion por gardi sin mem.

Do, nur ne-havantaj landoj suferas pro atombomboj.

victornino (프로필 보기) 2010년 10월 2일 오전 10:00:22

Neniu meritas ricevi bombojn

jan aleksan (프로필 보기) 2010년 10월 2일 오전 11:14:59

zan:
jan aleksan:Resume: se almenaŭ du landoj havas atombombojn tiam neniam okazos atombomban militon, sed se nur 1 havas, tiam tre danĝeras, ĉar tiu lando povas minaci aliajn (kiel Usono faris kun Japanio fakte).
Usono havas atombombojn, sed japanio ne havas ilin. Vi miskomprenas, ke japanio minacas aliajn landojn kun usono. Tio estas malvero. Kiu instruis tiel al vi?
Pardonu, temis pri la dua mondmilito sed kompreneble ne la nuntempo!

Kaj nun ni estas je stato de Kompleta Ambaŭflanka Detruo je nivelo de la tuta mondo, ĉar landoj kiuj ne havas atombombojn apartenas al internacia organizaĵoj kiu garantias respondon kaze de atombomban atakon. Ekz se iu atakas Germanion, estas NATO kiu respondus.

kaj kompreneble la principo de Kompleta Ambaŭflanka Detruo garantias pacon nur surpapere, la listo de Andreo ilustras bone ke tiu "ekvilibro" estas malforta

Altebrilas (프로필 보기) 2010년 10월 2일 오후 8:55:49

(kiel Usono faris kun Japanio fakte).
Usono havas atombombojn, sed japanio ne havas ilin. Vi miskomprenas, ke japanio minacas aliajn landojn kun usono. Tio estas malvero. Kiu instruis tiel al vi?
Mi opinias, ke tio estas lingva problemo, ĉar estas same en la franca. Oni ankaŭ uzas "avec" (kun) en la signifo de PRI.

Oni estus devinta skribi "kiel Usono faris pri (aŭ al) Japanio"

Paulinho (프로필 보기) 2010년 10월 2일 오후 9:17:30

Kiu rajtas krei atoman bombon?

NENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUINENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIUNENIU.

Bonvolu multobligi tion senfine.

nikko (프로필 보기) 2010년 10월 3일 오전 9:32:30

Lol, uzi vorton "rajto" en tiu temo estas plej naiva ago.

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 10월 3일 오후 9:28:55

nikko:Lol, uzi vorton "rajto" en tiu temo estas plej naiva ago.
Por mi vorto "rajto" estas tre valora!

Mi ofte komencas pensadon de jeno:

Rajtoj de la homo.
Rajtoj de la socio.
Rajtoj de la naturo. (porke ni ĉion ne malpurigu, ne mortigu...)
Rejtoj de la homoj kiuj vivos post ni. (por ke ni ne ŝovu la manon en la poŝo de estontuloj...)

--------------------

sal.gif Kiom da atomaj bomboj estas bezonataj por Rusio, por ke ruslandanoj vivu feliĉe kaj bone?

zan (프로필 보기) 2010년 10월 4일 오전 12:56:20

Altebrilas:Mi opinias, ke tio estas lingva problemo, ĉar estas same en la franca. Oni ankaŭ uzas "avec" (kun) en la signifo de PRI.

Oni estus devinta skribi "kiel Usono faris pri (aŭ al) Japanio"
Jes, se tiel estus skribite, mi ne kolerus. okulumo.gif
kun = akompano, helpo

다시 위로