Al la enhavo

Demando pri prefiksoj

de kubo333, 2010-septembro-27

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

kubo333 (Montri la profilon) 2010-septembro-27 14:32:07

Saluton.

Mi estas komencanto de esperanto, kaj mi ne komprenas ion: Mi lernis ke ekzistas 10 prefiksoj en esperanto, kion oni povas uzi por formi novajn vortojn. Sed ekzistas vortoj kiel "formanĝi", "forpreni", "foriri" aŭ "elkuri", "eldiri", "eldoni", do ŝajnas al mi ke "for" kaj "el" estus ankaŭ prefiksoj, sed ili ne estas. Kial?

Antaŭdankon al vi.

P.S.: (Kio estas tiu en esperanto?)
Se vi trovas erarojn en mia teksto, bonvolu diru al mi.

tommjames (Montri la profilon) 2010-septembro-27 14:51:10

En Esperanto iu ajn radiko povas uziĝi kiel prefikso, se tio havas sencon. La distingo inter la malgranda grupo de "prefiksoj" (BO,ĈEF,DIS,EK,EKS,GE,MAL,MIS,PRA,RE) kaj aliaj radikoj estas nur afero de tradicio, kaj la ofteco de ilia prefikseca uzo.

Pli da informaĵo ĉi tie: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/kio....

kubo333 (Montri la profilon) 2010-septembro-27 15:10:58

Dankon, nun mi komprenas.

Reen al la supro