去目錄頁

Demando pri prefiksoj

kubo333, 2010年9月27日

讯息: 3

语言: Esperanto

kubo333 (显示个人资料) 2010年9月27日下午2:32:07

Saluton.

Mi estas komencanto de esperanto, kaj mi ne komprenas ion: Mi lernis ke ekzistas 10 prefiksoj en esperanto, kion oni povas uzi por formi novajn vortojn. Sed ekzistas vortoj kiel "formanĝi", "forpreni", "foriri" aŭ "elkuri", "eldiri", "eldoni", do ŝajnas al mi ke "for" kaj "el" estus ankaŭ prefiksoj, sed ili ne estas. Kial?

Antaŭdankon al vi.

P.S.: (Kio estas tiu en esperanto?)
Se vi trovas erarojn en mia teksto, bonvolu diru al mi.

tommjames (显示个人资料) 2010年9月27日下午2:51:10

En Esperanto iu ajn radiko povas uziĝi kiel prefikso, se tio havas sencon. La distingo inter la malgranda grupo de "prefiksoj" (BO,ĈEF,DIS,EK,EKS,GE,MAL,MIS,PRA,RE) kaj aliaj radikoj estas nur afero de tradicio, kaj la ofteco de ilia prefikseca uzo.

Pli da informaĵo ĉi tie: http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/kio....

kubo333 (显示个人资料) 2010年9月27日下午3:10:58

Dankon, nun mi komprenas.

回到上端