İçerik Görüntüleme

Gazetetoj

başlangıç Eddycgn, 27 Eylül 2010

Mesajlar: 11

Dil: Esperanto

Eddycgn (Profili görüntüle) 27 Eylül 2010 22:23:16

Ĉu ĉeestas gazetetoj en la esperanta, kiel Miĉjo Muso, ktp.?

Lernante aliajn lingvojn, mi trovis ke tio estas riĉresulta, ĉar la desegno helpas tuj kompreni, kaj oni uzas simplajn kaj kutimajn esprimojn...
Dankon

galvis (Profili görüntüle) 27 Eylül 2010 23:01:02

ĉi-tempe estas malfacile atingi tiajn gazetetojn. Mi legis ilin antaŭ longe.
Nune, por havi tiajn revuojn oni devas aĉeti ilin de eldonejaj domoj je multekostaj prezoj. Mi referas pri hispanaj revuoj.
Tamen, ĉe la reto oni trovas iujn numerojn laŭ la angla, kaj la hispana, kaj eble aliaj lingvoj.

Dozorca (Profili görüntüle) 28 Eylül 2010 11:16:50

Mi neniam aŭdis pri ĝin,des pli mi ne legis ĝin. lango.gif

Leporino (Profili görüntüle) 29 Eylül 2010 17:34:46

Ĉu vi serĉas tion? Asteriks

Mi ĵus legis "Tinĉo en Tibeto". Ĝi ankaŭ estas aĉetebla ĉe UEA.

sal.gif

Miland (Profili görüntüle) 14 Ekim 2010 17:19:58

Estas bildstria vivo de Zamenhof verkita de Ghislaine Tilleŭ.

Eddycgn (Profili görüntüle) 3 Kasım 2010 14:05:14

Jes, dankon! Tio ne estas multa, do sufiĉas...

dombola (Profili görüntüle) 5 Kasım 2010 01:33:02

Por praktiki la hispanan interrete estas Condorito el Ĉilio("Kondorito" oni prononcas esperante).
Ĉiutage la bildstrio ŝanĝiĝas kaj ankoraŭ estas angla versio.

dombola (Profili görüntüle) 29 Ocak 2011 02:24:22

Jen kelkaj bildstrioj esperante el Brazilo !
Horacio esperante

sev (Profili görüntüle) 29 Ocak 2011 12:49:22

Dankon pro la bildstrioj esperantigaj !!!

Eddycgn (Profili görüntüle) 29 Ocak 2011 16:49:57

@dombola
Condorito estas tre bona!
Tamen pri Horacio la teksto ne estas tre klara, bedaŭrinde...

Başa geri dön