前往目錄

Skribita Vikipedio per Robotoj?

貼文者: Genjix, 2010年9月29日

訊息: 13

語言: Esperanto

Genjix (顯示個人資料) 2010年9月29日上午12:04:45

Saluton,

Amiko diris ke Vikipedio skribiĝas per robotoj. Nekredante mi demandis aliajn kiu diris ke mia amiko intencis Volopuko, ne Esperanto.

Mi trovis tiun amuzan bildon,

Vikipedio

Do mi findecidis ke Vikipedio havas bonajn gramatikojn kaj skribojn.

Tamen mi rigardis la historion de artikolo. La unua poŝto de roboto malgajo.gif

Vi klarigu min. Dankon

AnFu (顯示個人資料) 2010年9月29日上午1:21:55

Genjix:Tamen mi rigardis la historion de artikolo. La unua poŝto de roboto malgajo.gif

Vi klarigu min. Dankon
Tuta vikipedio en tuta lingvo uzas robotojn. Ili uzas robotojn por aldoni ligioj al artikoloj skribitaj en aliaj lingvoj kaj korekti la ortografio, k.t.p, kiel ĉi tie.

Ne gravas. Ne estas konspiro. Ne estas fino de la mondo.

------------------------------------------------------------------
Bonvolu, ne korektu miajn erarojn.

mihxil (顯示個人資料) 2010年9月29日上午7:49:09

Genjix:Tamen mi rigardis la historion de artikolo. La unua poŝto de roboto malgajo.gif
Ŝajnas al mi ke robota aldono ne nepre signifas ke la teksto ankaŭ estis verkita de tiu roboto. Mi supozas ke kelkaj homoj redaktas tekston alimaniere kaj tiam simple perrobote ŝutas al vikipedio. Probable tiel okazis ĉe 'Eventa Horizonto'.

Se oni tamen elektas 'hazardajn paĝojn' en la volapuka vikipedio oni preskaŭ ĉiam trafas urbojn, do ŝajne ili uzis datumbazon kun urboinformoj por krei multajn paĝojn. La teksto do supozeble estas ŝablona, kaj do probable korekta. Eble estas nemalbona maniero krei ĝermojn, en kiuj almenaŭ la sekaj faktoj jam trovis siajn lokojn. Aliflanke oni povus cinike suspekti ke la precipa kialo por tiel fari estas ke tio ŝajnigas volapukon pli grava.

Genjix (顯示個人資料) 2010年9月29日上午11:18:45

Bone, mikhail. Logikŝajne.

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2010年9月29日下午5:34:04

En estonteco ĉiu rutina labora estos farata dank' al robotoj.

Genjix (顯示個人資料) 2010年9月29日下午5:39:43

Andreo Jankovskij:En estonteco ĉiu rutina labora estos farata dank' al robotoj.
Esperante ridulo.gif Tiel ni loĝos libere

Andreo Jankovskij (顯示個人資料) 2010年9月29日下午5:59:40

Genjix:
Andreo Jankovskij:En estonteco ĉiu rutina labora estos farata dank' al robotoj.
Esperante ridulo.gif Tiel ni loĝos libere
Bildo-ideo

novatago (顯示個人資料) 2010年10月2日下午8:02:58

Laŭ mia scio, en la unuaj tempoj de la Esperanta vikipedio multaj artikoloj estis verkitaj per robotoj (tiaj artikoloj, kiujn kutime verkas robotoj en aliaj lingvoj) sed poste, oni decidis ne uzi robotojn por amase verki artikolojn ĉar tio povus damaĝi Esperanton.

Ĝis, Novatago.

Koracio (顯示個人資料) 2010年10月10日上午10:44:05

Ankaŭ en la Esperanta Wikipedio oni ofte diras, ke la Volopuka Wikipedio estas skribita de robotoj.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年10月10日下午11:09:37

Andreo Jankovskij:En estonteco ĉiu rutina laboro estos farata dank' al robotoj.
Ankaŭ seksumi?

回到上端