Till sidans innehåll

NI IROS MARSON!!! JES JES JES!!

av Genjix, 1 oktober 2010

Meddelanden: 30

Språk: Esperanto

KIAaze (Visa profilen) 22 december 2010 17:12:19

Miland:
Genjix:6 monatoj ne estas longa tempo... Malnovaj marŝipoj estis tiel vojaĝante
Ne kun homoj ene! Ĉu vi vere estus preta fari 6-monatan vojaĝon?
Jes, definitive. Eĉ pli se necesa.
Por mono de vojaĵo al Marso oni povus certe nutri la malsataj homoj de tuta mondo dum 10 jaroj.
Uzu la monon por armiloj kaj militoj por tio!

Mi samopinias kun mih'xil pri tio.

(Kaj la problemo de malsataj homoj ne estas mona problemo laŭ mi. Mono eble estas necesa/povas helpi, sed sola, ĝi ŝanĝas nenio se maluzita aŭ prenata por aliaj (korupteco).)

manu_fr (Visa profilen) 23 december 2010 08:43:49

Jes, definitive. Eĉ pli se necesa.
Al Moskvo, la 6 aŭstronaŭtoj simulas vojaĝon de 17 monatoj en isolata ĉambro.

Nuntempe, ili baldaŭ spiralos ĝis Mars-orbito.

Ĉiam ekzistos kuraĝaj volontuloj por spacesplorado...

Memoru Iuri Gagarine !

Amike

Manu

manu_fr (Visa profilen) 24 december 2010 12:36:15

kaj hazarde ektrovis desegnon, kiun mi faris cirkaŭ 2005.
vidu sube shoko.gif

KIAaze (Visa profilen) 26 december 2010 09:57:05

manu_fr:kaj hazarde ektrovis desegnon, kiun mi faris cirkaŭ 2005.
vidu sube shoko.gif
Kion signifas la verbo "suifi"?
Mi ne trovis ĝin en la vortaro.

redakto: Pardonu, mi pensas ke mi mallegis. Estas "soifas", ĉu ne?

manu_fr (Visa profilen) 26 december 2010 16:00:00

KIAaze:
manu_fr:kaj hazarde ektrovis desegnon, kiun mi faris cirkaŭ 2005.
vidu sube shoko.gif
Kion signifas la verbo "suifi"?
Mi ne trovis ĝin en la vortaro.

redakto: Pardonu, mi pensas ke mi mallegis. Estas "soifas", ĉu ne?
ekzakte ! vi ankoraŭ ne kutimas marsan skribmanieron
rido.gif

sev (Visa profilen) 27 december 2010 23:30:24

Dankon pro la desegno. Ghi ridigis min.
Ghis sal.gif

manu_fr (Visa profilen) 28 december 2010 21:17:55

sev:Dankon pro la desegno. Ghi ridigis min.
Ghis sal.gif
okulumo.gif

Genjix (Visa profilen) 30 december 2010 05:30:56

KIAaze:redakto: Pardonu, mi pensas ke mi mallegis. Estas "soifas", ĉu ne?
Ho bone! Mi ankaŭ pensas pri tiu konatŝajna vorto, sed ne trovis ĝin en la vortaro.

KIA, ĉeestu mia kanalo en IRC! #pokerface ... 3foje mi serĉas vian nomon kaj ne trovis ĝin.

Ankaŭ aliaj, se vi volus aldoni tie okulumo.gif

Sxak (Visa profilen) 30 december 2010 07:56:41

vincas:
Kiom da tepmo daŭrus tiu vojaĝo? Eble MULTE DA JAROJ
Se mi ne eraras, do la tuta vojaĝo tien kaj reen okupos ĝuste tiom da tempo, kia estus jaro por planedo, kies orbita radiuso estus ĝuste averaĝo de la orbitaj radiusoj de Tero kaj Marso. La leĝoj de Kepler devas respondi al tiu demando, sed mi pigras ĝuste kalkuli. Mi nur vidas, ke tio estas pli ol 1 tera jaro kaj malpli ol 1 marsa jaro

PS Certe se temas pri la plej energiŝpara maniero atingi Marson kaj reveni. Se vi povas disponi pri nelimigita kvanto de fuelo, vi povas atingi ĝin preskaŭ nelimigite rapide

PPS sed oni ne povas (pli ĝuste "ne nepre povas", mi ne kalkulis, eble tio koincidas) komenci la revenan vojaĝon tuj atinginte Marson laŭ tiu "plej energiŝpara trajektorio", do plej verŝajne la vojaĝantoj devos sur MArso atendi iome la oportunan momenton starti

Sxak (Visa profilen) 1 januari 2011 11:46:47

Ŝak:..
mi ĵus rigardis la datenojn de la marsa orbito kaj kalkulis, ke tio estas ĉ 517 teraj tagoj (sen la tempo, kiun oni atendu sur Marso por opourtuna fazo de la tera orbito)
(radiuso de la marsa orbito estas ĉ 1.52 de la tera, do tiu tempo estas tera jaro oble kvadrata radko el kubo de (1.52+1)/2)

Tillbaka till toppen