前往目錄

Kiom da esperantajn vortojn vi konas?

貼文者: Altebrilas, 2010年10月2日

訊息: 6

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2010年10月2日下午9:55:55

Mi ŝatus fari statistikojn pri la lingvoscio de la anoj de tiu forumo.rido.gif

Dankon pro via respondo! sal.gif

Pk_JoA (顯示個人資料) 2010年10月2日下午11:20:49

Ho, vere, mi ne povas fari ekzaktan konjekton... eble inter 100 kaj 300?

yugary (顯示個人資料) 2010年10月3日上午5:10:39

Ĉu ne estus pli bone demandi "Kiom da radikoj vi konas?" Mi konas proksimume 2,500 radikojn, sed kiel kalkuli la vortojn kiujn oni povus krei uzante tiujn 2,500?

mihxil (顯示個人資料) 2010年10月3日上午9:30:09

Altebrilas:Mi ŝatus fari statistikojn pri la lingvoscio de la anoj de tiu forumo.rido.gif

Dankon pro via respondo! sal.gif
Jen malgranda ilo por helpi vin taksi kiun mi ĵus rapide kreis ĉi-cele.

Ĝi montras hazardan esperantan radikon el aro de 15219 da. Do, rigardu ĝin kelkajn fojojn kaj nombru kiom da vi konas (V) kaj kiom da fojoj vi rigardis (R). Tiam 15219 * V/R estu via takso.

sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月3日上午10:21:50

Anglalingvano - pro tio ke la angla tiom prunteprenis de aliaj lingvoj - konus aŭ rekonus multajn radikojn de Esperanto sen ke tiu aparte lernis ilin.

Ekz. azimuto (azimuth) skarlata (scarlet) kamemberto (camembert) primitiva (primitive) masto (mast) promulgi (promulgate) rozario (rosary) kolesterolo (cholesterol),

Kredeble, ni angloj rekonus duonon (aŭ eĉ pli) de la radikoj en PIV.

palaman (顯示個人資料) 2010年10月4日上午7:25:56

miĥil:Jen malgranda ilo por helpi vin taksi kiun mi ĵus rapide kreis ĉi-cele.

Ĝi montras hazardan esperantan radikon el aro de 15219 da. Do, rigardu ĝin kelkajn fojojn kaj nombru kiom da vi konas (V) kaj kiom da fojoj vi rigardis (R). Tiam 15219 * V/R estu via takso.
Bona ideo! Mi faris tion kaj ricevis rezulton: inter 5000 kaj 7000 vortojn mi povas tuj kompreni ekster ajna konteksto.

回到上端