Więcej

Manskribaĵoj

od KoLonJaNo, 3 października 2010

Wpisy: 6

Język: Esperanto

KoLonJaNo (Pokaż profil) 3 października 2010, 14:48:47

Saluton!

En la angla forumo aperis diskutfadeno pri manskribo, kiu ŝajne iom post iom ne plu apartenos al la bazaj scioj de homoj vivantaj en la cifereca epoko.

Antaŭ kelkaj jaroj mi verkis blogeron pri manskribita letero de L. L. ZAMENHOF kaj en ĝi prezentis foton de aŭtografo.

Mi defiis miajn legantojn malĉifri la tekston.

Se vi mem ŝatus provi, ĉu malnova kultura tekniko sufiĉas por tute konfuzi vin, jen la ligilo al la blogero pri ZAMENHOFa aŭtografo.

Mi ne malmenciu, ke la solvo de la enigmo troveblas en la blogero, kiun mi afiŝis tuj poste. okulumo.gif

Kolonjano

Matthieu (Pokaż profil) 3 października 2010, 17:32:45

Ŭaŭ. Mi rekonas kelkajn vorton (“Mi ??? ricevis vian leteron”, “vidis, ke vi ??? revenis hejmen”, “ĉar”, “en la lasta tempo mi estas tro ???”), sed mi ne povas scii pri kio temas la letero.

Genjix (Pokaż profil) 3 października 2010, 17:35:41

Ho! Kio li celis diri?

Miland (Pokaż profil) 4 października 2010, 14:56:59

Jen mia provo ("X" signifas vorto kiun mi ne povis deĉifri):

D-ro L. Zamenhof 15a februaro 1912
Varsovio
str. Dzika, No. 9

Kara Sinjoro!
Mi X-e ricevis vian leteron (kaj mia edzino vian poŝtan karton), ol tiu mi X vidis, ke vi bonstate revenis hejmen - Vi ne bezonas X X X, ĉar kaj mi X vespere X X X, la X, X ne sed X; en la lasta tempo mi X-as tro nerva. Koran saluton al vi kaj al via estimata X

(Flanke) Al mia edzino rapide mi, L.L. Zamenhof

sinjoro (Pokaż profil) 5 października 2010, 17:02:56

"Kara sinjoro!

Mi danke ricevis vian leteron (kaj mia edzino vian poŝtan karton), el kiu mi kun plezuro vidis, ke vi bonstate revenis hejmen. - Vi ne bezonas vin senkulpigi, ĉar (il? ja?) mi tiam vespere estis iom ekscitita, la kulpo estis ne Via, sed mia: en la lasta tempo mi estas tro nerva.

Koran saluton al vi kaj al via estimata edzino"

La vertikala frazo ŝajne estas "al mia edzino rapide mi" - sed kion li celis per tio?

darkweasel (Pokaż profil) 6 października 2010, 12:49:24

... kaj mi pensis, ke mia manskribo estas malfacile legebla! shoko.gif

Wróć do góry