Sisu juurde

Granda Fajro trafis Esperantistan orfejon en Brazilo!!

kelle poolt LyzTyphone, 5. oktoober 2010

Postitused: 1

Keel: Esperanto

LyzTyphone (Näita profiili) 5. oktoober 2010 9:33.39

De Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2010/granda-fajro-en-...
Estro de la orfejo:90% de la tuta teritorio de Bona Espero, inkluzive de ĉiuj najbaraj grundoj brulis, kaj la fajro ĝis nun ne haltis. Ĝi nun devoras la parkon, kiun oni provas defendi per du malgrandaj aviadiloj, sed ne sukcesas. Ĉio brulas.
Kaj mesaĝo de
Sr. Probal Dasgupta:- Mi skribas al tiu ĉi listo kun la espero, ke iuj el vi - kiuj jam konas la projekton Bona Espero kaj scias pri ia profunda valoro por la bonfarto de Esperanto kiel ideo en la reala mondo kaj pri la ŝvito de sindonaj homoj el la tuta esperantista mondo konstruinta kaj savtenanta tiun ĉi unikan kunlaborejon - tuj faros financajn aŭ aliajn materiajn kontribuojn, se vi ne jam proponis aŭ sendis ion al Ursula, Giuseppe kaj ilia granda familio.
Donacu se vi povas! Bona Espero havas konton ĉe UEA, do jen la pagmanieroj.

Aŭ se vi estas en Brazilo, vi povas donaci per bankservo.
Banco do Brasil
agentejo. 4546-2
konto 400280-6
Fazenda Escola Bona Espero

Tagasi üles