Aller au contenu

Krimromanoj

de Miland, 6 octobre 2010

Messages : 8

Langue: Esperanto

Miland (Voir le profil) 6 octobre 2010 17:37:11

La konata Usona krimromanisto Ellery Queen faris triopan klasifikon de krimromanoj, precipe pri murdo:

(a) Kiu faris la krimon (angle, "Whodunit" = Who did it)
(b) Kiel oni faris la krimon (angle, "Howdunit" = How was it done)
(c) Kial oni faris la krimon (angle, "Whydunit" = Why was it done)

Konataj TV-serio de la tipo (a) estis pri Ellery Queen (fikcia detektivo, ĵus aperis sur DVD!), dum tio de tipo (b) estis la filmoj pri la detektivo Columbo.

Grava principo dum la tiel-nomata 'ora epoko' de detektiva fikcio estis, ke oni ebligu la leganton solvi la misteron antaŭ ol la detektivo en la rakonto eltrovas la solvon kaj sciigas lian mondon pri ĝi.

Ĉu estas similaj aŭ aliaj, tipoj, de krimrakontoj (aŭ filmoj) en via lingvo? (Mi ne legis la krimromanojn de Claude Piron "Johan Valano", do mi atendas takson de leginto).

lernemulino (Voir le profil) 14 octobre 2010 17:26:09

Saluton Miland!

Miland:

(a) Kiu faris la krimon (angle, "Whodunit" = Who did it)
(b) Kiel oni faris la krimon (angle, "Howdunit" = How was it done)

Ĉu estas similaj aŭ aliaj, tipoj, de krimrakontoj (aŭ filmoj) en via lingvo?
Jes, en germanujo ni ankaŭ uzas tiun klasifikadon (kaj ni ankaŭ uzas la anglajn vortojn por tio). Por tipo b) oni ankaŭ diras "howshecatchem" = how is he going to catch him.
Kaj memkompreneble ni ankaŭ havas germanajn verkistojn kiu skribas en tiu ĉi maniero, sed ili ne etas tiel konata tra la mondo.

Krome oni povas klasifiki krimromanoj laŭ la atmosfero aŭ fundo (polico-romanoj (ekzemple la romanoj de la franco G. Simenon aŭ de la svedoj Sjöwall/Wahlöö), juĝenketantaj romanoj (se la protagonisto estas detektivo, ĵurnalisto ktp., ), kampodomaj krimromanoj (ekzemple multaj romanoj de A. Christie), "hardboiled" kiel la romanoj de D. Hammet (ĉu oni povas diri: "persistaj" krimromanoj???)).

Kial vi demandas tion? Ĉu vi interesiĝas por krimromanoj/rakontoj/filmoj?

Mi tre ŝatas krimrakontojn rido.gif

Miland (Voir le profil) 14 octobre 2010 17:40:17

lernemulino: Por tipo b) oni ankaŭ diras "howshecatchem" = how is he going to catch him..Krome oni povas klasifiki krimromanoj laŭ la atmosfero aŭ fundo ..Kial vi demandas tion? Ĉu vi interesiĝas por krimromanoj/rakontoj/filmoj?

Mi tre ŝatas krimrakontojn rido.gif
Saluton "lernemulino"! Efektive via termino "howshecatchem" pli taŭgas por la filmoj pri Columbo, ĉar la detektivo iom post iom malfaciligas la krimulon eskapi.

Mi interesiĝis pri krimrakontoj antaŭ multaj jaroj kiam mi vidis la detektivon "Ellery Queen" en TV-serio (en kiu rolas Jim hutton). En ĉiu epizodo li defias la vidanton solvi la krimon! Poste mi eltrovis librojn de li en biblioteko, sed mi ne sukcesis havigi la arojn de la mallongaj rakontoj de EQ, ĝis alvenis la epoko de aĉetado el la tuta mondo per la interreto - kia revolucio! Mi ĵus havigis la TV-serion pri EQ sur DVD kaj antaŭvidas ĝui ĝin!

EQ kompilis multajn bonan antologiajn el kiu mi ĵus legis bonan romanon, "The dollar chasers" de Earl Derr Biggers, la lasta kiu ankaŭ kreis la Ĉinan-Havajan detektivon Charlie Chan, pri kiu li skribis ses romanojn.

Estas bonaj rakontoj de Robert Van Gulik pri detektivo-juĝisto en pra-Ĉinio, Juĝisto Dee. Eble ili interesos vin.

Estis bonaj detektivaj rakontoj en la bildstrioj pri Superman ("The compass points to murder") kaj Batman ("The case Batman failed to solve").

lernemulino (Voir le profil) 17 octobre 2010 06:14:48

Saluton Miland!

Miland:
Mi interesiĝis pri krimrakontoj antaŭ multaj jaroj kiam mi vidis la detektivon "Ellery Queen" en TV-serio (en kiu rolas Jim hutton).
Dankon por viaj konsiloj! Ĉu vi hazarde ankaŭ konas bonajn krimromanojn aŭ krimrakontarojn en Esperanto?

Mia edzo donacis al mi "Pro kio?", romaneto de Friedrich Ellersiek, kaj mi jam elŝutis de la reto "Murdo en la Orienta Ekspreso" kaj "La naiveco de pastro Brown". (Sed ambaŭ mi jam legis kaj vidis germanlingve kiel junulino.)
Nun mi sentas mankon de modernaj krimromanoj en Esperanto, sed eblas ke mi nur ne trovis ilin ...

Anina

Miland (Voir le profil) 19 octobre 2010 21:25:15

lernemulino:Ĉu vi .. konas bonajn krimromanojn aŭ krimrakontarojn en Esperanto?
Saluton Anina! En Esperanto, mallonge, ŝajne ne estas multaj. Mi jam menciis Johan Valano (Claude Piron). La rakonto verkita kiel lernolibro por komencantoj, Gerda Malaperis! estas krimrakonto. Ankaŭ oni povas legi kelkajn tradukojn el aliaj lingvoj ekz tiuj de G. Simenon, A. Conan Doyle kaj Dostojevskij. Eble ne ĉiuj estas ankoraŭ presataj. Se via fako estas literaturo, jen eble taŭga temo por prelego ĉe kongreso!

sudanglo (Voir le profil) 19 octobre 2010 22:41:54

Lernemulino, mi scias pri la ekzisto de 5 Maigret-krimromanoj en Esperanto.

Mi pensas ke du estas elĉerpitaj, sed estas ankoraŭ mendeblaj tri titoloj.

La du titoloj kiujn mi plen-legis estas pli-malpli bonaj tradukoj kaj certe distraj.

novatago (Voir le profil) 31 octobre 2010 08:26:44

Kiam mi estis infano, la dimanĉoj, oni televide elsendis la serion de Jessica Fletcher. Mi ŝatis ĝin. Mi malkovris ke kutime la krimulo estis tiu, kiu malpli ĉeestis kaj parolis dum la tuta ĉapitro.

Ne ĉiam estis facila afero, malkovri la krimulon. Tamen, multaj el ni demandis nin ĉu la krimoj estus okazintaj se Jessica Fletcher ne estus aperinta en la krimloko. rido.gif

Ĝis, Novatago.

Miland (Voir le profil) 5 novembre 2010 17:17:22

novatago:.. Jessica Fletcher. Mi ŝatis ĝin.
Ja tre populara estis la anglalingva serio Murder She Wrote. Mi devas konfesi ke mi ne vidis ĝin kutime. Jen demando: ĉu oni donis al la vidanto ĉiujn necesajn indikojn por solvi la krimon antaŭ ol la detektivino malkovris ĝin?

Retour au début