Till sidans innehåll

Ĉu nacio estas homo?

av alfangul, 7 oktober 2010

Meddelanden: 10

Språk: Esperanto

alfangul (Visa profilen) 7 oktober 2010 21:56:38

Historie Japanio konkeris Koreion. Tio estas okazo de1910 ĝis 1945. Japanio malvenkis la duan mondomiliton, kaj Koreio sendependis kvankam Koreio dividiĝis en suda kaj norda. Malvenkinta Japanio pagis multajn monojn al Koreio. Kaj multaj militkrimuloj de Japanio estas mortigitaj. La milito finis kaj oni pensis ke japanoj kaj koreoj amikiĝos.

En 2004 multaj japanoj entuziasmiĝis de korea televiddramo. Ekde tiam japanoj ŝategas Koreion. De Koreio venis al Japanio multaj geaktoroj, kantistoj kaj idoloj.

Sed laŭ lastatempa opinisondo koreoj ne ŝatas Japanion. Koreoj pensas ke Japanio ne pardonpetis sufiĉe pri konkero de Koreio.

Mi pensas ke nacio estas sistemo, nek homo, kvankam nacio inkluzivas homojn. Do nacio ne povas pardonpeti sed nur povas kompensi. Ĉu vi gajus, se komptilo pardonpetus al vi? Tio estas absurda, ĉu ne?

Koreoj postulas la absurdan aferon. Ili deziras ke sistemo pardonpetu. Eĉ se mi (unu japano) pardonpetus al koreoj, ili ne kontentiĝus. Ĉar mi estas senrilata homo al la konkero. Sed onidire koreoj kontentiĝas per pardonpeto de sistemo. Kia stulteco!

Genjix (Visa profilen) 8 oktober 2010 00:40:54

Malvivu el okazinta! Moderna mundo brilas ĉi tie ridulo.gif

zan (Visa profilen) 8 oktober 2010 01:12:48

@alfangul
Saluton, mia samlandano!(ĉi tie malmultas)
Mi pensas, ke ili(koleraj koreoj) postulas la pardonpeton de nia registaro. Mi dubas, ĉu ĝi estas jam sufiĉa. Nur per mono? Laŭ mi ne nur mono sed pli necesas alia sincereco, kiam temas pri la konkero. Ekzemple, ĉu ni sufiĉe lernigas al lernejaj lernantoj la historion de la konkero? Ankoraŭ nun vivas maljunujoj, kiuj volas ŝajnigi ĝian tempon bela.
Dume, mi opinias, ke aliaj nuntempaj problemoj estas malsamaj. Ni ne bezonas esti tro humilaj.

Mi opinias, ke Esperanto estas lingvo por diversaj aferoj. Mi volas aŭdi la opinion de koreoj. Ĉu vere, koreoj tiom malamas nin?

Miland (Visa profilen) 8 oktober 2010 10:42:35

Nacio estas politike unuiĝinta komunumo, sed bazita sur ligoj kultura kaj historia. La registaro agas en la nomo de la komunumo, aŭ juste aŭ nejuste. En tiu senco nacio estas kolektiva personaĵo kaj la membroj, tiom, kiom ili participis aŭ aprobis volonte pri la agoj de la registaro, havas kolektivan respondecon.

Sed tiu respondeco velkas dum tempo pasas pro tio, ke sekvaj generacioj ne povas aprobi ĉiujn agojn de pasintaj registaroj. Do kiom da respondeco restas kun hodiaŭa japanoj pro la agoj dum la dua mondmilito kontraŭ Koreio estas debatebla afero, ankaŭ kiom estas nun farinda (krom sinceraj esprimoj de bedaŭro aŭ pardonpeto).

Miaopinie, se la rilatoj inter Koreio (almenaŭ Suda Koreio) kaj Japanio sufiĉe pliboniĝis ekde 1945, la problemo ne devus esti tiel malfacila.

Eddycgn (Visa profilen) 10 oktober 2010 12:24:31

Eble la koreoj bezonas grandan publikan geston.
Kiel la germana kanceliero Willy Brandt en 1970, kiu iris al Varŝovio kaj faris la faman genuflekson por pardonpeti por tio kiu sukcesi al Pollando dum la dua mondmilito.
Li ankaŭ faris similan geston kun Israelo je 1973.

Mi opinias ke la mono ne pli gravas ol granda gesto de pardonpeto...

zan (Visa profilen) 11 oktober 2010 08:18:56

Nuna kaj eksaj niaj ĉefministroj laŭokaze diris pardonpeton al koreojn. Sed mi ne scias, ĉu iliaj gestoj sufiĉe kontentigis koreojn, kvankam ili fojfoje pardonpetis. Ja eble ili deziras grandan geston ol malgrandajn fojfojan diraĵojn. Tio ŝajne povas esti facila, sed se efektive, plej malfacila. malgajo.gif

alfangul (Visa profilen) 19 oktober 2010 05:00:54

Mi dubas ĉu koreoj ĝojas pri aktorada genuflekson por pardonpeti. Se jes, koreoj havus tre simplan cerbon. lango.gif

Se registaro pardonpetus al koreoj, la pardonpetinta homo estas nerilata al la Dua Mondmilito.
Kaj agado de registaro tute ne estas ĉiu ideo de popoloj. Ĝi estas individua agado.

zan (Visa profilen) 19 oktober 2010 09:01:58

alfangul:Mi dubas ĉu koreoj ĝojas pri aktorada genuflekson por pardonpeti. Se jes, koreoj havus tre simplan cerbon. lango.gif

Se registaro pardonpetus al koreoj, la pardonpetinta homo estas nerilata al la Dua Mondmilito.
Mi supozas, ke koleraj koreoj deziras genuflekson de Tennou. Eble ĝi kontentigos ilin. Mi ne povas moki tian senton. Sed nuna Tennou tute ne koncernas la militon. Ja genuflekso de nekoncerna persono estas tute sensenca nura aktrado.

alfangul:Kaj agado de registaro tute ne estas ĉiu ideo de popoloj. Ĝi estas individua agado.
Ha~?? shoko.gif Agado de registaro reprezentas la ŝtatan starpunkton. Almenaŭ devas esti tiel. Kompreneble ne ĉiu ŝtatano subtenas koncernan registaron. Tio ja estas demoktatio. Sed ne estas demokratio, ke registaro individue liberaĉe agas senkonsidera al la ŝtatanoj.

antoniomoya (Visa profilen) 19 oktober 2010 09:32:41

Registaroj oftege agas kontraŭ la opinio kaj deziroj de siaj propraj samlandanoj. Do, se mia registaro iam enmiksiĝus en milito kontraŭ alia najbara nacio, mi estus kontraŭ tiu ago, sed ne havas povon, kaj povus fari preskaŭ nenion por malhelpi tiun barbaraĵon.

La respondeco pri misagoj nur apartenas al tiuj kiuj faris ilin. Kaj nur ili devas pardonpeti, ne siaj posteuloj kiuj estas absolute senkulpa, kiuj eble pensas alimaniere, kaj eĉ batalis kontraŭ tiajn agadaĉojn.

Do, postuli ian geston al senkulpuloj ŝajnas al mi maljusta kaj malsaĝa.

zan (Visa profilen) 20 oktober 2010 00:30:56

Efektive ĉiuj landoj ne estas vare demokratiaj. Tiaj landoj okaze suferas sian popolon. Tamen pardonpeto de japana registaro al koreio tute ne suferas japanojn. Ĝi estas agado laŭ demoktatio.

Nuna ni estas senkulpaj pri la milito. Sed ni devas studi la historion por ke ni denove ne ripetu la samon. Se nuna ni tute ne konsiderus tion kaj volus denove konkeri koreion, tiaj ni estus kulpaj same kiel la koncernintoj. La pardonpeto de nia registaro montras al koreoj, ke ni fariĝis pacema popolo.

Mi ne scias kion opinias koreoj mem. Mi volas legi opiniojn de koreoj, kion deziras ili de japanio. Mi bedaŭras, ke ĉi tie estas raraj koreoj same kiel japanoj. malgajo.gif

Tillbaka till toppen