前往目錄

vortaro : malunua kaj maldua ?

貼文者: Arktuso, 2010年10月8日

訊息: 11

語言: Esperanto

sudanglo (顯示個人資料) 2010年10月12日上午11:41:38

Eble oni povus diri ke la diversaj uzoj de la radiko 'unu' ne havas unuecan signifon.

Ĉu oni povas unuigi la signifojn je ununura koncepto, mi ne scias.

Foje unu estas simple numeralo, sed ankaŭ foje egala al 'iu' aŭ 'certa' - unu vidvino havis 6 filinojojn, unuj estis bonkondutoj la aliaj ...

Krome:

La diversajn monunuojn de Eŭropo, la franko, la marko, la liro...nun anstataŭas la eŭro.

Esperanto ne sukcesis ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Tie eble la senco estas - formanta tuton (ne en partoj).

'Unua' signifas la antaŭa loko en serio. La Esperantistoj ŝajnas esti kontentaj pri 'lasta' por esprimi la finan pozicion kaj ĝis nun ne uzis 'malunua'.

回到上端