Tästä sisältöön

vortaro : malunua kaj maldua ?

Arktuso :lta, 8. lokakuuta 2010

Viestejä: 11

Kieli: Esperanto

Arktuso (Näytä profiilli) 8. lokakuuta 2010 16.39.23

Saluton,

Mi malbone parolas esperanto, bonvolu pardoni miajn eblajn erarojn.

Ĉu malunua = lasta ?

Se jes, ekzemple, dum una kurado, kiu estas antaǔ la lasta kurulo ? Ĉu mi povas diri ĝi estas maldua kurulo?

darkweasel (Näytä profiilli) 8. lokakuuta 2010 16.44.30

Eble oni povas teorie diri malunua, sed en la praktiko oni diras lasta. La kuranto antaŭ la lasta estas la antaŭlasta kuranto.

Arktuso (Näytä profiilli) 8. lokakuuta 2010 17.16.56

Dankon por via rapida respondo Darkweasel.

Do, se malunua estas teorie korekta, ĉu maldua estas teorie korekta ?

Mi volas diri ke se « mia mio mias » estas korektesperanto, maldua kaj maltria ktp esteblas teorie korektesperanto… ne?

AlfRoland (Näytä profiilli) 8. lokakuuta 2010 18.48.25

Arktuso:Saluton,

Mi malbone parolas esperanto, bonvolu pardoni miajn eblajn erarojn.

Ĉu malunua = lasta ?

Se jes, ekzemple, dum una kurado, kiu estas antaǔ la lasta kurulo ? Ĉu mi povas diri ĝi estas maldua kurulo?
Laŭ mi "malunua" ne estas ĝusta, eĉ ne teorie. Per "mal-" ni esprimas la kontraŭon al ĉefa vorto, ĉi okaze la vorto "unua". "Lasta" ne estas kontraŭo al "unua" ĉar inter ili povas esti dua, tria, kvara ktp.

darkweasel (Näytä profiilli) 8. lokakuuta 2010 19.24.40

Arktuso:Dankon por via rapida respondo Darkweasel.

Do, se malunua estas teorie korekta, ĉu maldua estas teorie korekta ?

Mi volas diri ke se « mia mio mias » estas korektesperanto, maldua kaj maltria ktp esteblas teorie korektesperanto… ne?
Teorie. Sed ĉar neniu parolas tiel, tio estas ekstreme stranga maniero paroli, kaj mi malrekomendas paroli tiel, ĉar preskaŭ neniu komprenos vin.

mihxil (Näytä profiilli) 8. lokakuuta 2010 21.00.01

Arktuso:Mi malbone parolas esperanto, bonvolu pardoni miajn eblajn erarojn.

Ĉu malunua = lasta ?

Se jes, ekzemple, dum una kurado, kiu estas antaǔ la lasta kurulo ? Ĉu mi povas diri ĝi estas maldua kurulo?
Ŝajnas al mi ke uzo de 'malunua' kaj 'maldua' en tiuj sencoj kreus kelkajn logikajn problemojn ĉe mallongaj vicoj.

Se vico havas nur unu eron, tiam la unua kaj la lasta eroj estas la sama tiu unu sola ero. Kaj se la vico havas tri erojn, tiam la dua ero estas kaj la dua kaj la 'maldua'.

Do, se oni akceptas ke io ne povas esti sia propra 'malo', tiam do 'lasta' ne povas esti 'malunua'. Aliflanke tio eble ne estas nepra postulo, do ni povus esti iom indulgemaj. Mi ja ankaŭ ne scias kion alian 'malunua' signifu...

Arktuso (Näytä profiilli) 9. lokakuuta 2010 10.51.26

"Lasta" ne estas kontraŭo al "unua" ĉar inter ili povas esti dua, tria, kvara ktp
AlfRoland pardoni min, sed mi ne komprenas vin.
Kio estas la kontraǔa de dekstra ? Ne estas mezo aǔ la centro.
Maldekstra estas gauche/left/vänkster/links/link…

Por mi, ne estas stranga ke unua = lasta, tiel patrino disputi knabon : "Estas la unua kaj lasta ke vi fari malbono!!"
Vi neniam aǔdis tio ?

Unua estas antaǔa aliaj, kaj lasta estas malantaǔa aliaj.
Se malunua ≠ lasta, kio estas malunua ?

sudanglo (Näytä profiilli) 9. lokakuuta 2010 11.14.23

Kvankam malunua eble estas neniam uzata on ja uzas malunueco kal malunuigi/iĝi. Jen ekzemploj kiujn mi trovis per CorpusEye.

Montrealo kaj la malunuiĝintaj municipoj nun konstituas la regionon Montrealo

Pro tiuj malunuecaj formoj sentiĝis la danĝero de disdialektiĝo

Armea komunumo de malunueca deveno

darkweasel (Näytä profiilli) 9. lokakuuta 2010 12.13.45

sudanglo:Kvankam malunua eble estas neniam uzata on ja uzas malunueco kal malunuigi/iĝi. Jen ekzemploj kiujn mi trovis per CorpusEye.

Montrealo kaj la malunuiĝintaj municipoj nun konstituas la regionon Montrealo

Pro tiuj malunuecaj formoj sentiĝis la danĝero de disdialektiĝo

Armea komunumo de malunueca deveno
Hm, vi pravas, sed tiaokaze tute ne temas pri lasteco ...

Arktuso (Näytä profiilli) 12. lokakuuta 2010 10.39.23

Interesa respondo Sudanglo.
Vi montras malsaman sencon ol mia.
En via pravigo, unu aludas soleco, do logike, malunu aludas plureco.
Tiel DarkWeasel scribis, tio ne temas la unuan sencon.

Do, alia demando, unu aludi pli al soleco, al nombro 1 aǔ ambaǔ ?

Ĉi tiu iĝas malsimpla.^^

Takaisin ylös