Al la enhavo

helikaĵoj

de Altebrilas, 2010-oktobro-08

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-08 21:49:22

Du gehelikoj promenas sur strando. Limako preterpasas.shoko.gif
- Ni foriru! diras la helikino al sia edzo: ni estas sur nudista strando!

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 13:43:40

Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 14:16:03

Rogir:Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.
Tiaokaze heliko ja havas sekson. Eĉ du. Kaj ankaŭ povus havi 'edzon' do.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 14:33:18

Rogir:Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.
Do limakoj manĝas unu la alian.
Mi vidis tion en mia ĝardeno.

Se ili havas seksumadon, tio estas tre tre malrapida...

Rogir (Montri la profilon) 2010-oktobro-16 14:46:19

Ne konfuzu sekson kun seksumadon. Sekso estas 'ina' aŭ 'vira', seksumado estas agrabla ago inter plenkreskuloj, kutime sen vestaĵoj.

fizikisto (Montri la profilon) 2010-novembro-05 15:08:34

Rogir:Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.
Tio ne ĝustas. Plej multaj helikoj estas ambaŭseksaj, tamen ekzistas helikoj kiuj havas sekson, ekzemple la ampularioj (Ampullariidae, germane Apfelschnecke, angle apple snail), vidu http://nl.wikipedia.org/wiki/Ampullariidae#Voortpl...

Reen al la supro