Sisu juurde

helikaĵoj

kelle poolt Altebrilas, 8. oktoober 2010

Postitused: 6

Keel: Esperanto

Altebrilas (Näita profiili) 8. oktoober 2010 21:49.22

Du gehelikoj promenas sur strando. Limako preterpasas.shoko.gif
- Ni foriru! diras la helikino al sia edzo: ni estas sur nudista strando!

Rogir (Näita profiili) 16. oktoober 2010 13:43.40

Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.

mihxil (Näita profiili) 16. oktoober 2010 14:16.03

Rogir:Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.
Tiaokaze heliko ja havas sekson. Eĉ du. Kaj ankaŭ povus havi 'edzon' do.

Eddycgn (Näita profiili) 16. oktoober 2010 14:33.18

Rogir:Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.
Do limakoj manĝas unu la alian.
Mi vidis tion en mia ĝardeno.

Se ili havas seksumadon, tio estas tre tre malrapida...

Rogir (Näita profiili) 16. oktoober 2010 14:46.19

Ne konfuzu sekson kun seksumadon. Sekso estas 'ina' aŭ 'vira', seksumado estas agrabla ago inter plenkreskuloj, kutime sen vestaĵoj.

fizikisto (Näita profiili) 5. november 2010 15:08.34

Rogir:Helikoj ne havas sekson, ili estas ĉiuj ambaŭseksaj.
Tio ne ĝustas. Plej multaj helikoj estas ambaŭseksaj, tamen ekzistas helikoj kiuj havas sekson, ekzemple la ampularioj (Ampullariidae, germane Apfelschnecke, angle apple snail), vidu http://nl.wikipedia.org/wiki/Ampullariidae#Voortpl...

Tagasi üles