ไปยังสารบัญ

Nova Vorto

จาก Charlie, 28 เมษายน 2007

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

Charlie (แสดงโปรไฟล์) 28 เมษายน 2007, 22:53:17

Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?

Mendacapote (แสดงโปรไฟล์) 28 เมษายน 2007, 23:03:30

Strangulujo: It could be a gathering of strange people; a freaks bunch. demando.gif demando.gif demando.gif

Jev (แสดงโปรไฟล์) 29 เมษายน 2007, 10:27:12

Charlie:Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?
Eble temas pri lando de stranguloj. Sed mi ne certas pri tio, ĉar mi ne aŭdis la kanton.

Andybolg (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤษภาคม 2007, 14:48:52

-strang-
+
-ul- (La tuta Esperanto)
+
-uj- (La tuta Esperanto
=
ia ujo de strangaj homoj?

Eble estus pli facile, se ni vidus la tutan frazon.

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤษภาคม 2007, 17:11:51

Terurĉjo:
Charlie:Antaŭ nelonge mi ektrovis la vorton 'strangulujo' dum mi aŭskultis muzikon. Ĉu iu scias kion signifas tiun vorton ?
Mi ne dubas, ke tio estas ia arbo, sur kiu kutime pendas stranguloj. rideto.gif
La ujo estas io vazo, tenujo, en kio(n) oni enmetas ion, ĉu ne ? La ujo enhavas la strangulojn.

Charlie (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤษภาคม 2007, 07:37:03

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj. Mi komprenas la individuajn partojn de la vorto, sed ne la tutan signifon. La tuta frazo estas "Via patrino foras en stranguluj'"
Mi antaŭĝojas ajnajn sugestojn.

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤษภาคม 2007, 19:10:33

Terurĉjo:Sendube temas pri la lando de strangaj homoj. Jev absolute pravis.
Sed kie estas tiu lando ? Min interesas.

Jev (แสดงโปรไฟล์) 2 พฤษภาคม 2007, 19:42:23

Mielo:Sed kie estas tiu lando ? Min interesas.
En la cerbo de tiu persono, kiu verkis la kanton. rido.gif

Mielo (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤษภาคม 2007, 07:55:00

Jev:
Mielo:Sed kie estas tiu lando ? Min interesas.
En la cerbo de tiu persono, kiu verkis la kanton. rido.gif
Nu, mi estos scivolema plue. rido.gif

กลับไปด้านบน