Til innholdet

Ĉu ni povas organizi IJK-567 sur la Marso?

fra Andreo Jankovskij,2010 10 11

Meldinger: 12

Språk: Esperanto

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 10 11 14:59:12

Ĉu ni povas organizi IJK-567 sur Marso?

Do, post 500 j. Ĉu ni renkontiĝu tie?

Bildo-1

Se estos multe da komentoj, ni faros filmon pri tio.

Marso! La kvara planedo de la Suno.
Ekvatora diametro: 6 792 km (Tero: 12 756)
Maso: 6 × 10^23 kg (Tero: 6 × 10^24)
Temperaturo: −63 estas meza (de −87 ĝis +20) celsiaj gradoj
Atmosfero: maldensega

La marsa tago daŭras 24,6 horojn.
Sur Marso situas la plej alta monto en la Sunsistemo, kaj la plej larĝa kanjono.
Marso estas foje nomata la "Ruĝa Planedo" pro ĝia ruĝa aspekto : )

En Vikipedio
---------------------
Kia estos vivo post 500 jaroj?
Kia estos Esperanto post 500 jaroj?
...

(En la nomo de la temo estas erareto, sed mi esperas ke iu Lernu!-administranto baldaŭ ĝin korektos)

Hispanio (Å vise profilen) 2010 10 11 15:15:00

Mi ege ŝatus.

Bedaŭrinde mi ne povos ĉeesti malgajo.gif.

Kia estos vivo post 500 jaroj?

Preskaŭ kiel en la serio Futurama, ĉu ne? okulumo.gif

Kia estos Esperanto post 500 jaroj?

En la okazo ke ni renkontiĝus kun aliplanedanoj, Esperanto estus nova lingvo, kun vortoj el la tutaj ĉefaj aliplanedaj lingvoj, kaj kun modela gramatiko.

Genjix (Å vise profilen) 2010 10 11 17:04:41

Mi ĉeestos tien! Kiom da mono ĝi estos? Mi esperas ke la moneco ne kreskos tro multe! Ĉu mi bezonas aŭ kulotojn aŭ pantalonojn?

mihxil (Å vise profilen) 2010 10 11 17:15:26

Ĉu BEMI organizos karavanon?

Miland (Å vise profilen) 2010 10 11 17:17:00

Mi ne estas certa, ke estos venontaj vivoj kiuj ebligos tion. rido.gif

glig (Å vise profilen) 2010 10 11 18:44:14

Miland:Mi ne estas certa, ke estos venontaj vivoj kiuj ebligos tion. rido.gif
Mi tute ne komprenas vin, sed aliflanke vi iom pravas. Ni (se vi pensis pri junaj generacioj kaj venontaj generacioj), devas unue rebonigi tion kion vi ("estantaj vivoj") difektigis. Kaj tio povas daŭri (homo, tio ne eblas rapide). Kiam ni finigos tion, tiam ni povos loĝebligi Marson.

Via sentenco estas dusignifa. Krome, se vi ne sciis, kiam vi skribas pri io, tiam vi devas ankaŭ komprenigi aŭ ekspliki tion.

Adiaŭ! rido.gif

P.S Ne estu tiel malhela!

Miland (Å vise profilen) 2010 10 11 19:43:45

glig:
Miland:Mi ne estas certa, ke estos venontaj vivoj kiuj ebligos tion. rido.gif
Mi tute ne komprenas vin
Vi parolis prave. Mi ne parolis pri vi. Mi ne estas certa ke mi vivos denove surtere, post 500j.

Andreo Jankovskij (Å vise profilen) 2010 10 11 21:23:03

miĥil:Ĉu BEMI organizos karavanon?
lango.gif
Biciklista Esperanto Movado Internacia (BEMI)

Ho, oni bezonas multe da kosmaj bicikloj.
Kaj veturi al IJK-567 tuj post IJK-566!

mihxil (Å vise profilen) 2010 10 11 21:34:23

Andreo Jankovskij:Kaj veturi al IJK-567 tuj post IJK-566!
La distanco al marso longas je sia minimumo 54,6 milionojn da kilometroj. Per rapido de po 20 kilometroj en horo, tio kostas pli ol 300 jarojn. Do mi proponas ke ni ekbiciklu tuj post IJK-250.

Senegaùlo (Å vise profilen) 2010 10 11 22:06:19

Se ĉiuj esperantistoj foriros al Marso, tio ŝparos al la teranoj aŭdadi pri esperanto kaj ties tuta propagandaĉo...

Sed samtempe, sur Marso, la esperantistoj nepre disiĝos en plurajn malsamajn dialektojn... (Babelturo II)

Tibake til toppen