Al contingut

KION CI OPINIAS?

de Francisko1, 11 d’octubre de 2010

Missatges: 28

Llengua: Esperanto

EdRobertson (Mostra el perfil) 12 d’octubre de 2010 11.55.22

Tiuj kiuj konas lingvon kiu havas distingon inter intima kaj ĝentila formo de 'vi' sentas ĝian mankon en esperanto. Tamen, la fakto restas, ke en esperanto la uzado de 'ci' ne estas ĝenerale akceptata. Mi ĉiam uzas 'vi' en esperanto por homoj kun kiuj mi uzas intiman formon kiam mi krokodilas/aligatoras kun ŝli. 'Ci' oni uzu nur en poezio, aŭ en fikciaj dialogoj de antikvaj epokoj.

La reguloj por la uzado de la intima/ĝentila formo multe varias de unu lingvo al alia:

En la germana, parencoj normale uzas la intiman formon inter si. En la skotgaela, povas okazi ke eĉ geedza paro ne uzas la intiman formon inter si. En la germana oni ĉiam alparolas infanon per la intima formo, sed en la urdua oni pli kaj pli uzas la ĝentilan formon. En la germana, religiuloj alparolas Dion per la intima formo. En la franca, per la ĝentila formo. Tiajn komplikaĵojn esperanto ne bezonas.

maratonisto (Mostra el perfil) 12 d’octubre de 2010 12.37.50

miĥil:
Aliflanke mi dubas ĉu estas bona novaĵo por la francoj mem. Tiuj, kiujn oni logos elekti esperanton anstataŭ vere uzatan internacian lingvon kiel la anglan, hispanan aŭ ĉinan, probable simple havos malpli bonan kaj malpli utilan edukon.
Mi ne konsentas kun Vi. Certe por multaj personoj estas grava iu alia lingvo. Tamen tute ne por ĉiuj. Multaj fakuloj (kuracistoj, juristoj ktp) povas labori sen la angla. Kaj ĉiu elektas la lingvon VOLONTE, en maniero demokrata.
Mi gratulas al amikoj francaj por granda venko kaj deziras al ili bonan kaj sukcesan lernadon.

novatago (Mostra el perfil) 12 d’octubre de 2010 21.45.45

miĥil:Aliflanke mi dubas ĉu estas bona novaĵo por la francoj mem. Tiuj, kiujn oni logos elekti esperanton anstataŭ vere uzatan internacian lingvon kiel la anglan, hispanan aŭ ĉinan, probable simple havos malpli bonan kaj malpli utilan edukon.
Mi ankaŭ ne konsentas kun tiu ideo. Tiuj, kiuj elektus Esperanton havus pli da tempo por aliaj lernobjektoj. Ili povos lerni aliajn lingvojn poste se ili volas pli trankvile kaj efike.

Krome, laŭ mia kompreno, ili povos elekti. Do tiu, kiu elektos Esperanton sendube scios sian kialon. Povi elekti ĉiam estas bona novaĵo.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Mostra el perfil) 12 d’octubre de 2010 22.08.47

maratonisto:Mi ne konsentas kun Vi. Certe por multaj personoj estas grava iu alia lingvo. Tamen tute ne por ĉiuj. Multaj fakuloj (kuracistoj, juristoj ktp) povas labori sen la angla. Kaj ĉiu elektas la lingvon VOLONTE, en maniero demokrata.
Mi ne tre fidus kuraciston kiu pro maldiligento simple elektas la plej facilan lingvon anstataŭ la plej utilan. Se li sian tutan studon tiel plenumis tio ja pensigus.

Nenion mi dirus se nur la eblo ekekzistas aldoni esperanton kiel malgrandan programeron al sia studo. Ne ĉio nepre devas esti utila, kaj iom da amuziĝo ne malbonas.

Sed se simple la afero estas 'vi aldonu lernon de unu fremda lingvo al via studo', kaj homoj tiam elektas esperanton anstataŭ la anglan aŭ ion utilan, tiam tio ja sonas al mi kvazaŭ ia saboto de la intenco de tiu regulo, ĉar la kialo simple povus esti 'tio kostus al mi malplej da tempo'.

Cetere, mia opinio pri tio ĉi ne estas tre forta, nur mi diris ke mi havus dubon, kaj ke mi vidas ankaŭ malpli bonajn flankojn pri la tuto.

novatago (Mostra el perfil) 12 d’octubre de 2010 22.26.29

miĥil:Sed se simple la afero estas 'vi aldonu lernon de unu fremda lingvo al via studo', kaj homoj tiam elektas esperanton anstataŭ la anglan aŭ ion utilan, tiam tio ja sonas al mi kvazaŭ ia saboto de la intenco de tiu regulo, ĉar la kialo simple povus esti 'tio kostus al mi malplej da tempo'.

Cetere, mia opinio pri tio ĉi ne estas tre forta, nur mi diris ke mi havus dubon, kaj ke mi vidas ankaŭ malpli bonajn flankojn pri la tuto.
Vi parolas kvazaŭ homo ne povus lerni aĵojn post la universitato.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2010 4.23.35

novatago:Vi parolas kvazaŭ homo ne povus lerni aĵojn post la universitato.
Mi ne komprenas kiel miaj diroj precize tiel impresas. Sed ĉiuokaze, por forpreni tiun impreson: Mi kompreneble ne pensas ke homoj ne povas lerni post la universitato.

Mi ja pensas ke tiun postan lernon pli helpus scipovo pri la angla ol scipovo pri esperanto, kaj ke stimulado al lerni esperanton anstataŭ la anglan ne estas bona. Esperanto ja esence estas nur hobio. Kiu dirus ke estas bona ideo ke la studentoj havu la eblon lerni ĉiujn detalojn pri poŝtmarkokolektadon anstataŭ aferojn kiuj vere utilas?

Krome esperanto estas relative facile lernebla sen ajna formala edukado, en (certe por francoj) relative mallonga tempo. Se ni fidas ke homoj elektas tion kio plej bonas por ili, kaj se ni fidas ke esperanto efektive estas tre lerninda tiam mi preferus lasi memstaran aŭ almenaŭ propreiniciatitan lernon de esperanto ol de la angla al ili.

Mi dubas pri la ĝusto de ambaŭ tiuj du premisoj, sed tio ne multe gravas, ĉar ties malĝustoj nur plifortigus mian dubon pri la bono de la nova regulo.

mihxil (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2010 4.36.55

hm.

glaciurso (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2010 6.38.05

Bedaŭrinde multaj hungaraj studentoj, kiuj elektis esperanton por sukcese atingi titolon de iu universitato, nur elektis tiun ĉi lingvon pro ĝia facileco. Kaj ili ofte rapidege forgesis ĝin... Mi havas amikinon, kiu lernis esperanton dum siaj studentaj jaroj. Foje mi sendis al ŝi mesaĝon en esperanto kaj ŝi nur komprenis kelkajn vortojn, ĉar ŝi neniam uzis la lingvon ekster la lernejo.

maratonisto (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2010 7.16.20

glaciurso:Bedaŭrinde multaj hungaraj studentoj, kiuj elektis esperanton por sukcese atingi titolon de iu universitato, nur elektis tiun ĉi lingvon pro ĝia facileco. Kaj ili ofte rapidege forgesis ĝin... Mi havas amikinon, kiu lernis esperanton dum siaj studentaj jaroj. Foje mi sendis al ŝi mesaĝon en esperanto kaj ŝi nur komprenis kelkajn vortojn, ĉar ŝi neniam uzis la lingvon ekster la lernejo.
Mi taksas, ke almenaŭ 10% de esperantaj lernintoj estas aktivaj esperantistoj. En hungara subforumo de lernu! preskaŭ ĉiu lernis esperanton por universitato.

glaciurso (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2010 7.29.15

Do mi estas unu el la esceptoj rideto.gif Mi komencis lerni esperanton post studado. Bonus se ĉiuj, kiuj lernis e-on uzus ĝin eĉ post la ekzameno.

Tornar a dalt