Till sidans innehåll

KION CI OPINIAS?

av Francisko1, 11 oktober 2010

Meddelanden: 28

Språk: Esperanto

Miland (Visa profilen) 14 oktober 2010 16:42:43

Ĉu ne homoj, kiu studas Esperanton en universitatoj, formas klubojn pri ĝi?

novatago (Visa profilen) 15 oktober 2010 01:00:52

miĥil:kaj ke stimulado al lerni esperanton anstataŭ la anglan ne estas bona. Esperanto ja esence estas nur hobio. Kiu dirus ke estas bona ideo ke la studentoj havu la eblon lerni ĉiujn detalojn pri poŝtmarkokolektadon anstataŭ aferojn kiuj vere utilas?
Mi ne komprenas tian malpozitivan vidpunkton. Mia vidpunkto estas tute alia: se oni devas lerni lingvon por havi universitatan titolon, sed tiu lerno rilatas neniel al la universitataj studoj, kaj krome oni ne estas lerta por lerni lingvojn, kio sendube malhelpos pli fluan lernadon de aliaj lernobjektoj; kial oni devus lerni ĝuste en universitato ion, kion oni povus lerni antaŭ komenci aŭ post fini universitatajn studojn?. La elekto de Esperanto ne nur faciligas la aferon sed ankaŭ donas bonan bazon por lerni ĉiun ajn eŭropan lingvon.

Cetere, por multaj personoj, mi inter ili, lerni lingvojn (eĉ la anglan) estas nur ŝatokupo kaj ne afero pri bezoneco. Mi komprenas bone ke scii pli ol unu lingvo estas grava. Tamen tiu graveco por mi ne estas nepre profesia afero sed persona afero. Scii, ekzemple, la anglan, ne nepre igas personojn pli bonajn profesiulojn. Ĉefe se oni ne bezonas nepre tiun lingvon por la ĉiutaga laboro.

Ĝis, Novatago.

novatago (Visa profilen) 15 oktober 2010 01:07:35

glaciurso:...multaj hungaraj studentoj, kiuj elektis esperanton ... Kaj ili ofte rapidege forgesis ĝin...
Tio okazis kaj okazas kun la angla kaj la franca en Hispanio. Personoj, kiuj lernas ion nur pro devigo kaj ne bezonas aŭ intencas uzi ĝin, rapidege forgesas tion.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Visa profilen) 15 oktober 2010 10:47:35

novatago:
Mi ne komprenas tian malpozitivan vidpunkton. Mia vidpunkto estas tute alia: se oni devas lerni lingvon por havi universitatan titolon, sed tiu lerno rilatas neniel al la universitataj studoj, kaj krome oni ne estas lerta por lerni lingvojn, kio sendube malhelpos pli fluan lernadon de aliaj lernobjektoj; kial oni devus lerni ĝuste en universitato ion, kion oni povus lerni antaŭ komenci aŭ post fini universitatajn studojn?. La elekto de Esperanto ne nur faciligas la aferon sed ankaŭ donas bonan bazon por lerni ĉiun ajn eŭropan lingvon.
Do, tiu lasta argumento eble estas bona. Ne estas maleble ke oni eĉ konsideris tion, kaj tiaokaze mi reprenas ĉion kion mi diris. Sed mi tamen dubas ĉu tio estis la kialo. Mi supozas ke la originala ideo estis ke fremda lingvo estas utila. Precipe pensas pri la angla verŝajne, sed tiun elekton ili do lasas al la studento mem. Eble tiu jam scipovas la anglan, aŭ ial juĝas ke la ĉina, araba aŭ hispana pli utilas.

Mi ne estas nepre negativa, precipe skeptika. Precipe mi do dubas pri la motivoj.

Ial oni do decidis ke la studentoj lernu fremdan lingvon. Oni povas diri ke tio estas bona ideo, aŭ ke ne estas bona ideo. Mi eĉ ne scias. Akcepti ke homoj tiam rajtas elekti hobion anstataŭe estas iom hipokrite. Simple ne enkonduku la tutan regulon tiaokaze. Diru 'studentoj devas plenumi la reston de sia programo per ĉio ajn kio plaĉas aŭ ŝajnas utila al ili'.

maratonisto (Visa profilen) 16 oktober 2010 18:09:29

miĥil:

Vi ripetas la argumentojn de kontraŭuloj de esperanto. Ni konas bonege tiujn argumentojn kaj ili estis pridiskutitaj milfoje dum 125 jaroj. Mi pensas, ke ni ne bezonas returni denove al tiu diskuto, ĉar ni konas ankaŭ argumentojn favore esperanto.

mihxil (Visa profilen) 16 oktober 2010 20:42:53

maratonisto:Vi ripetas la argumentojn de kontraŭuloj de esperanto.
Mi ne komprenas pri kio vi parolas. Mi apenaŭ diris ion kontraŭ esperanto. Mi diris ke ĝi estas senutila kaj facile lernebla, kaj uzis tiujn faktojn por vortigi skeptikan vidpunkton pri la temo. Vi sonas kvazaŭ vi nur volas aŭdi laŭdojn kaj ĝojkriadon.

novatago (Visa profilen) 16 oktober 2010 23:18:31

miĥil:Mi ne komprenas pri kio vi parolas. Mi apenaŭ diris ion kontraŭ esperanto. Mi diris ke ĝi estas senutila kaj facile lernebla, kaj uzis tiujn faktojn por vortigi skeptikan vidpunkton pri la temo. Vi sonas kvazaŭ vi nur volas aŭdi laŭdojn kaj ĝojkriadon.
Mi ne komprenas viajn vortojn kvazaŭ ili estus atako al Esperanto. Sed via vidpunkto laŭ mi ankoraŭ eraras.

Utileco de aĵoj estas io malobjektiva. Krome Esperanto estas parolata lingvo, kiu uzeblas. Aliaj planlingvoj ne estas tiel. Certe nuntempe Esperanto ne estas la plej uzata lingvo sed ne nepre devas resti tiel. Se ĝi estus pli videbla, ĝi estus pli konata kaj eble pli parolata kaj do pli utila de via vidpunkto. Laŭ vi tio estas bona por la movado sed laŭ mi tio estas bona por la homoj ĉar certe Esperanto havas avantaĝojn por ĉiuj, kiujn ne havas aliaj lingvoj.

La angla ne estas la plej "parolata" lingvo en Eŭropo kiel dua lingvo nur pro laboraj postuloj sed ankaŭ ĉar ĝi iĝis deviga lernobjekto en preskaŭ ĉiu lernejo. Se tio okazus kun Esperanto kaj oni inundus nin per kantoj, filmoj kaj televidprogramoj en Esperanto la afero estus malsama. Peti ke oni ne instruu Esperanton en universitatoj ĉar por vi ĝi estas ŝatokupo estas kiel voli ke aliaj homoj ne ĝuu la avantaĝojn, kiujn certe havas Esperanton kaj kiuj ne estas ĝueblaj pro ĝia malvidebleco.

Ĝis, Novatago.

mihxil (Visa profilen) 17 oktober 2010 08:06:33

novatago: Peti ke oni ne instruu Esperanton en universitatoj ĉar por vi ĝi estas ŝatokupo estas kiel voli ke aliaj homoj ne ĝuu la avantaĝojn, kiujn certe havas Esperanton kaj kiuj ne estas ĝueblaj pro ĝia malvidebleco.
Mi scivolas ĉu maratonisto nun ankaŭ diros al vi ke vi regurdas la samajn argumentojn por Esperanton kiujn ni jam aŭdas dum 125 jaroj.

Ke Esperanto ĉi-momente estas senutila laŭ mi estas nur kontaŭdireble se oni estas aŭ tre naiva, aŭ konsideras ĝin utila kiel hobion, aŭ alvokas dubeblajn faktojn kiel la propedeŭtikan efikon.

Krome, ankaŭ vi misreprezentis mian vidpunkton.

Sed ĉiuokaze ne gravas por mia argumento kion vi aŭ kion mi opinias. Gravas nur kion pensas pri Esperanto la decidintoj de tiu regulo. Se tiuj ekzemple konsideris tiun propedeŭtikan efikon vera kaj valora, tiam mi nuligus miajn vortojn, kiel mi jam diris.

Tillbaka till toppen