본문으로

Atlantiso

글쓴이: Miland, 2010년 10월 12일

글: 7

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2010년 10월 12일 오전 10:14:55

Konata estas la legendo de Atlantiso: antaŭ registrita historio estis granda civilizacio kiu katastrofe pereis pro inundego. Laŭ pragreka legendo ĝi subakviĝis sub la Atlantika oceano. Sed estas legendoj aŭ teorioj pri aliaj "Atlantisoj" apud la marbordoj de Florido, la Bahamaj Insuloj, Barato, Japanio kaj aliaj landoj.

Kion vi opinias pri la afero? Ĉu la rakonto estas tuta legendo, aŭ eble estas apenaŭ-imageblaj eltrovaĵoj malkaŝindaj?

Andreo Jankovskij (프로필 보기) 2010년 10월 12일 오전 10:31:50

Atlantiso estas bona mito.
Se ni trovos ĝin. Ĝi ne plu estos tia nekonata kaj alloga.

EdRobertson (프로필 보기) 2010년 10월 12일 오전 11:34:55

Proksimume en la jaro 5000 a.k.e. la nuna Nigra Maro estis malaltlanda regiono kun lago en la mezo, kaj la akvo de la Mediteraneo trarompis la Bosporon kaj inundis la regionon. Eble tiu sufiĉe kataklisma evento estas la origino de tiuj mitoj kaj legendoj.

AnFu (프로필 보기) 2010년 10월 18일 오후 7:10:00

Ne! Atlantiso neniam ekzistis, sole ekzistas en la mensoj da multaj homoj. Atlantiso estas bela mito kiu homoj multe deseas kredi aŭ besonas kredi, same kiel unukornuloj, drakoj, spiritoj, fantomoj, Ĝardeno de Edeno, kreadaj mitoj, paradiso, infero, kaj dioj.

La simpla fakto ke iu mito estas disvastigata ne signifas ke tiu mito estas vera.

-------------------------------------------------------------
Bonvolu, ne korektu miajn erarojn.

Altebrilas (프로필 보기) 2010년 10월 18일 오후 7:15:47

La mito de perdita civilizacio estas la malo de la mito de ĉiama progreso.

Bedaŭrinde, mi timas, ke nia civilizacio ankaŭ malaperu, ĉu pro militego, ĉu pro malsanego, ĉu pro ruiniĝo de ekonomio, detruo de la ĉirkaŭaĵo aŭ elĉerpiĝo de la naturaj rimedoj. ploro.gif

dobri (프로필 보기) 2010년 10월 18일 오후 7:37:57

Altebrilas:La mito de perdita civilizacio estas la malo de la mito de ĉiama progreso.

Bedaŭrinde, mi timas, ke nia civilizacio ankaŭ malaperu, ĉu pro militego, ĉu pro malsanego, ĉu pro ruiniĝo de ekonomio, detruo de la ĉirkaŭaĵo aŭ elĉerpiĝo de la naturaj rimedoj. ploro.gif
Ne estu tiom pesimisma! Homoj ĉiam sukcesis eltrovi ion neimageblan (almenaŭ en tiu tempo). Plu la detruado de la vivmedio ne iras tiom rapide, kiel iuj profetoj promesis.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 10월 18일 오후 8:27:23

Platono indikis en siaj verkoj ion pri Atlantiso. Teorio estis ke li rilatis al la insulo Santorino en la Egea maro. Tiu insulo estis vulkano, kiu post granda erupcio kvazaŭ malaperis. Mi unufoje vizitis Santorinon...

Tamen ĉeestas aliaj teorioj.

다시 위로