Đi đến phần nội dung

Ĉu ekzistas El Dorado?

viết bởi Miland, Ngày 12 tháng 10 năm 2010

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

Miland (Xem thông tin cá nhân) 14:06:55 Ngày 12 tháng 10 năm 2010

Antaŭ kelkaj jardekoj malaperis brita esploristo en Brazilo, Percy Fawcett. Li serĉis la legandan urbon "El Dorado" aŭ "Z", kie (laŭ legendoj) estis amaso da oro.

Post multaj jaroj, alia esploristo serĉis por Fawcett, Hugh McCarthy. Ankaŭ li malaperis. McCarthy kunportis sep mesaĝportantajn kolombojn, kiujn li promesis sendi ĉiusemajne. Ŝajne, nur la 3a, la 5a kaj la 7a revenis.

Jen la mesaĝo el la 3-a kolombo:

"Mi restas sufiĉe malsana pro mia akcidento, sed la ŝvelaĵo en mia kruro malrapide foriras. Sen tiaj amikemaj indianoj kaj precipe la knabino, Tana, mia korpo kuŝus en nemarkita tombo. La indianoj akceptis min en liajn korojn kaj mi povus feliĉe vivi ĉi tie dum la cetero de mia vivo.
Kiam mi rekonsciiĝis, mi troviĝis rigardanta en la vizaĝon de ĉi tiu bela knabino. Ŝiaj palaj bluaj okuloj pensigis min ke mi jam mortis kaj iris al Cielo. Mi ŝanĝis ŝian nomon al Heather, kaj nun instruas ŝin pri la angla. Morgaŭ mi devos daŭrigi mian mision. Oni diris al mi ke la montoj, kiun mi serĉas estas nur kvin tagoj for. Dio zorgu vin. Hugh."


Jen la mesaĝo el la 5-a:

"Mi atingis la neĝpintajn montojn, sed estas en malfacilaj cirkonstancoj. Antaŭ longe mi forlasis mian kanuon kaj forĵetis mian pafilon pro tio, ke ĝi estas nepraktika en la ĝangalo. Mia manĝprovizoj elĉerpiĝis, kaj mi nutras min per beroj kaj sovaĝaj fruktoj.

La vetero malvarmiĝis, kaj nokte mi ne povas dormi. Mi povus turni ree, ĉar mi scias ke Heather atendas min, sed veninte tiel for, neniu povas malhelpi min grimpi ĉi tiujn pintojn al aŭ fina gajno aŭ bonkora morto. Ie inter ĉi tiaj neĝkovritaj pintoj mi esperas trovi la perditan Oran Urbon de Fawcett. Sed, se mi malsukcesos, almenaŭ estis glora aventuro. Preĝu por mi."


Jen la mesaĝo el la lasta (7-a) kolombo:

"Mi scias ke la malmolaj malvarmaj manoj de Morto baldaŭ tuŝos min, kaj en ĉi tiuj lastaj momentoj mi povas nur preĝi ke ĉiuj el la kolomboj, kiujn mi elsendis alvenis sekure. Malfacilas skribado, kaj malmultaj estas miaj klarmensaj periodoj. Sed tiel gloran manieron mi elektis lasi ĉi tiun mondon. Mi esperas ke mia mapo alvenis sekure per la 6a mesaĝkolombo, por ke vi, el la tuta homaro, scios la lokon de ĉi tiu Urbo de Dio.

Ĝi estas mirinda kaj nekredebla, kun ora piramido kaj rafinitaj temploj. Kun la helpo de Dio, vi baldaŭ povos konduti ekspedicion de arkeologoj ree al ĉi tiu plej mirinda el ĉiuj urboj ekde la komenco de Tempo, kaj ĝiaj trezoroj konservigeblos por venontaj generacioj. Mia laboro finiĝis kaj mi mortas feliĉe, sciante ke mia kredo je Fawcett kaj lia perdita Urbo de Oro ne estis vane. Hugh."


Kion vi opinias? Ĉu McCarthy freneziĝis pro malsato kaj malvarmo, aŭ ĉu ankoraŭ restas mirindaĵo en la Brazila montaro de Mato Groso?

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 22:55:05 Ngày 12 tháng 10 năm 2010

Tre interese!
Mi legis pri Peru, en la "Ciudad de los Cesares".
Aŭ pri Córdoba e Antioquia (Colombia). Pedro de Heredia forprenis dum jaroj la oron de la Sinu-oj...
Tiun nomis Eldorado, do ĝi ne estas certa.

Alia teorio estas pri Gonzalo Jiménez de Quesada kaj Sebastian de Belalcazar kiuj diris ke ili trovis oran lagunon proksime de Bogotà, kie la reĝo estis kovrita per oro (El indio dorado). Laŭ tiu teorio Eldorado ne estis loko, sed persono.

Certe la kolombianoj aŭ peruanoj scias pli!

Quay lại