Al la enhavo

Sudamerika Unio

de Miland, 2010-oktobro-13

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-oktobro-19 22:32:52

Rodrigoo:Miaopinie, tiaj ĉi diskutoj nur plifortigas naciajn (lokajn) sentojn, kiuj ne plaĉas al mi. Viŝu ni la landojn.

Ni estas homoj, teranoj, ne landanoj.

Sammondane,
Ĥod
Oni nur povas konsenti pri tio... ĝis kiam oni precizigas kian mondon ni volas.

werechick (Montri la profilon) 2010-novembro-12 00:28:09

Mi estas studantino de ekonomio, kaj mi opinias ke la "Sudamerika Unio" estas bona ideo.

Se ne unu lando povas direkti monon tute, ili ne povas farigi monon por pagi landajn ŝuldojn. Do, nune, ili devas pagi vere, per taksoj.

Ĉar la landoj ne pli povas pagi per presoj, inflacio ne estos grandega problemo en Sudameriko.

Ankaŭ, se la landoj havas la samajn monojn, oni povas aĉeti kaj vendi pli facile en Sudameriko, kaj oni povas vivas pli bone ankaŭ. Oni povas havi pli monon. ridego.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-novembro-12 22:49:47

Mia opinio: Sud-Ameriko ne estas preta por unuiĝo kia Eŭropa Unio.

Sud-Amerikaj demokratioj ne estas stabilaj, multaj el tiuj landoj havas popolismajn registarojn kaj malfortajn intituciojn.

Venezuelo marŝadas rapide ĝis diktatoreco: ne estas libera-parolado, registaro manipulas balotojn, opozicianoj estas ĉasataj (plimulto de kompanioj apartenas al registaro, do opozicianoj povas perdi siajn oficojn.)

Registaroj de Bolivio kaj Ekvatoro sekvas vojon de Venezuelo. Tiuj tri landoj estas forte aliancitaj. En Bolivio situacio estas pli malbona: Indiana prezidento promocias raciala konflito kontraŭ blankuloj, estas violento en kamparo.

Ankaŭ, bolivia registaro estas suspektinda de subteni narkotivendistoj kiuj okazigas organizatan krimon en Brazilo. Plue, venezuela kaj ekvatora registaroj estas suspektindaj de subteni narkotiterorisman grupon, kiu batalas por ŝtatrenverso en Kolombio (FARC).

Argentina kaj brazila registaroj volas kontroli gazetarojn kaj estas suspektindaj de persekuti kontraŭleĝe opoziciajn politikulojn.

Kelkaj sudamerikanaj landoj estas pli stabilaj kaj demokratiaj, kiel Ĉilio kaj Urugvajo. Kolombio kaj Peruo ankaŭ progresas, sed la regiono ankoraŭ estas iome malstabla kaj nedemokratika. Pli grave, milito inter Kolombio kaj Venezuelo/Ekvatoro tute eblas.

Sud-Ameriko necesas multe evolui antaŭ proponi unuiĝon kiel la eŭropa serioze.

michijo (Montri la profilon) 2010-novembro-20 08:12:15

Mia opinio: Sud-Ameriko estas preta por la Socialismo, kia Chavezismo kaj Bolivarianismo.

Mi malamas la CIA agojn en Centralo Amerika kaj Sud-Ameriko. Mi pensis je la unio de Sud-America, ke ĝi esta tre bona ideo.

Kolombio havas plurajn problemojn el Koloniismo de Usono. La mortigas de Jorge Eliécer Gaitán, la secesio de Panama, kaj la Ĉikitaj Mortaj Skadroj sekvas al la malalta mem estimo de Kolombia, kaj la koloniismo per Usono kontraŭ Venezuelo.

La SUCRE montras tion, kion estas ebla.

Reen al la supro