Príspevky: 24
Jazyk: Esperanto
maratonisto (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 19:22:51
Rogir: Jam dum duonjaro mi estis lingvohelpanto en tiu ĉi retpaĝo, kaj mi sukcesis la C1-ekzamenon de la eŭropa referenckadro de lingvoj, do mi pensas min sufiĉe sperta por fari tion ĉi.Mi gratulas al Vi kaj bonvenas (?) Vian iniciativon. Fojfoje ankaŭ mi ne certas, ĉu mi skribas ĝuste, sed mi estas tro pigra konstante pririgardi la vortaron. Por tio mi trovas Vian planon utila. Oni diras, ke unu kapo estas bona, sed du kapoj estas pli bonaj.
Rogir (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 19:33:51
RiotNrrd:Iam, kiam mi skribas ion, mi ne scias se mi skribas ĝuste. Ofte estas nur etaj demandoj pri kelkaj vortoj, aŭ eĉ ĵus unu sola vortkonstruo. Mi ne volas ĝeni la komunumon kun tiaj etaj demandoj, sed ankoraŭ volas scii tion, kio estas ĝusta. Do, mi bonvenigas vian proponon.'mi ne scias se mi skribas ĝuste' devas esti Gmi ne scias, ĉu mi skribas ĝusteG
Mi opinias ke korektado estu publika, tamen. Mi ne indignos pri korektado, kaj kredas ke la temoj de la fadenoj estas malpli gravaj ol la bonuzo de Esperanto, kaj la celo de ĉiuj partoprenantoj en la forumoj devus esti la plibonigado de siaj lingvolertecoj unue, bondiskutoj due. Se la temo de fadeno ŝanĝiĝas al diskutoj pri eraroj - bone! Estontece, ni havos malpli erarojn.
Mi CERTE faras erarojn, kaj volas nefari tiel estontece.
'ĵus unu sola vortkonstruo' devas esti 'nur unu sola vortkonstruo'
Mi mem opinias, ke en la forumo pli gravas la diskuto, ĉar kiom gravas lingvo, en kiu oni ĉefe diskutas pri la lingvo mem?
Eddycgn (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 19:41:12
Rogir:... Dum la venonta semajno mi legos ĉiun novan mesaĝon en la esperantlingvaj forumpartoj, kaj se estas lingvaj eraroj en ĝi, mi sendos mesaĝon kun la eraroj kaj iliaj korektoj al la verkinto.Tio estas tre bona ideo, se vi havas sufiĉan paciencon...
La problemo de la korektado en la forumoj estas ke tre ofte la enhavo de la fadeno perdiĝas, ĉar ĉiuj koncentriĝas je la korektado, kaj la originala senco de la fadeno malaperas. Mi opinias ke "Konsultejo" kaj "Pri aliaj lingvoj" povas meti la pezon sur la korektado, tamen ne "Vidpunktoj" aŭ "Humuro". Tie oni forturnus el la temo.
Ĉu vi konsentas?
AlfRoland (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 19:50:33
Senegaùlo:Rogir, vi aspektas tiom juna kaj nenion pli bonan havas por fari !?Laŭ mi ĝuste vi ne demandu tion! Ŝajnas ke vi havas multe da tempo por uzi al stultaĵoj.
Miland (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 19:52:12
Rogir:..mi sukcesis la C1-ekzamenon de la eŭropa referenckadro de lingvoj, do mi pensas min sufiĉe sperta por fari tion ĉi.Gratulon! Jes, tio estas objektiva pruvo de sperteco. Ĉu eble pri pli taŭgas ol la dua de?
novatago (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 19:57:15
RiotNrrd:Iam, kiam mi skribas ion, mi ne scias ĉu mi skribas ĝuste. Ofte estas nur etaj demandoj pri kelkaj vortoj, aŭ eĉ ĵus unu sola vortkonstruo. Mi ne volas ĝeni la komunumon kun tiaj etaj demandoj, sed ankoraŭ volas scii tion, kio estas ĝusta. Do, mi bonvenigas vian proponon.Mi ankaŭ bonvenigas la iniciaton.
RiotNrrd:Mi opinias ke korektado estu publika, tamen. Mi ne indignos pri korektado, kaj kredas ke la temoj de la fadenoj estas malpli gravaj ol la bonuzo de Esperanto, kaj la celo de ĉiuj partoprenantoj en la forumoj devus esti la plibonigado de siaj lingvosperto unue, bondiskutoj due. Se la temo de fadeno ŝanĝiĝas al diskutoj pri eraroj - bone! Estontece, ni havos malpli erarojn.Jes, certe, ĉi tiu estas taŭga loko por senerarigi lingvajn erarojn kaj lasi iom flanken la diskutojn, kaj ne aliaj lokoj pri ne lernaj aferoj, kie kutime, oni lasas flanken la diskutojn por senerarigi.
Eble eĉ estus io bona, starigi la "semajnon por intensa korektado". Mi ne ĉiam volemas korekti ĉiun eraron kaj ankaŭ pensas ke ne estas tro bona ideo rimarkigi ĉiun eraron, en ĉiu mesaĝo, ĉiam. Ankaŭ nepras senstreĉa babilado por lerni. Tamen fari intensan korektadon, dum unu semajno ĉiujare verŝajne estus utila, instrua kaj amuza afero.
Ĝis, Novatago.
Chainy (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 20:04:13
RiotNrrd:Ofte estas nur etaj demandoj pri kelkaj vortoj, aŭ eĉ ĵus unu sola vortkonstruo....aŭ eĉ nur unu sola vortkonstruo. Ĉu ne?
Ĵus = “antaŭ tre mallonga tempo, antaŭ momento”
RiotNrrd (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 20:04:48
Rogir:'mi ne scias se mi skribas ĝuste' devas esti mi ne scias, ĉu mi skribas ĝusteDankon! Jes, mi kredas ke vi pravas.
'ĵus unu sola vortkonstruo' devas esti 'nur unu sola vortkonstruo'
Rogir:Mi mem opinias, ke en la forumo pli gravas la diskuto, ĉar kiom gravas lingvo, en kiu oni ĉefe diskutas pri la lingvo mem?Mi opinias ke Lernu! estas loko precipe por la lernado de Esperanto, kaj ke la precizaj temoj de diskutoj estas malpli gravaj ol la lernado de ĝusta lingvouzo rilate al la temoj. Jes, estas bone se fadenoj interesiĝas, sed vere la temoj estas nur kialoj por lingva ekzercado.
Nur mia opinio, tamen. Se homoj volas meti siaj punktoj super la celo de la retejo, mi ne ploros pri ĝi.
Rogir (Zobraziť profil) 16. októbra 2010 20:09:11
Unue, mi havas nun pli malpli ferian semajnon, kaj tial multe da libera tempo. Kaj mi skribas en privataj mesaĝoj, ekzakte ĉar mi ne volas malpritemigi fadenojn.
galvis (Zobraziť profil) 17. októbra 2010 2:16:27