Contenido

Ŝanĝo de la servilo

de Jev, 18 de octubre de 2010

Aportes: 21

Idioma: Esperanto

Jev (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 09:58:20

Dum lasta tago lernu! estis transmetita al alia servilo. Tio estis tre granda tasko, necesis atenti pri multegaj detaloj, por ke ĉio funkciu. Sed povas esti ke daŭre io misfunkcios. Se vi rimarkos ion malbonan aŭ strangan, bonvolu atentigi min pri tio. Dankon.

Continuum (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 12:08:38

Dankegon pro via laboro! okulumo.gif

sergejm (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 13:11:37

Post ŝanĝo de servilo, se mi uzas citilojn en mesaĝo, oni aldonas \\ antaŭ ili. Se mi redaktas mian mesaĝon, kvanto da \\ duobliĝas.

marcuscf (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 13:35:37

sergejm:Post ŝanĝo de servilo, se mi uzas citilojn en mesaĝo, oni aldonas \\\\\\\\\\\\\\\\ antaŭ ili. Se mi redaktas mian mesaĝon, kvanto da \\\\\\\\\\\\\\\\ duobliĝas.
Ankaŭ mi rimarkis tion.

Verŝajne tio okazas pro (mis)agordo de PHP.

Legu:

(angle)http://www.tizag.com/phpT/php-magic-quotes.php

Jev (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 14:48:45

sergejm:Post ŝanĝo de servilo, se mi uzas citilojn en mesaĝo, oni aldonas \ antaŭ ili. Se mi redaktas mian mesaĝon, kvanto da \ duobliĝas.
Dankon pro la rimarko, nun tio devus funkcii pli bone.

sergejm (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 14:59:02

Nun estas male: kiam vi citas mian mesaĝon, \\ malaperas.

Jev (Mostrar perfil) 18 de octubre de 2010 15:19:40

sergejm:Nun estas male: kiam vi citas mian mesaĝon, \ malaperas.
Jes, ŝajne tiel funkciis ankaŭ antaŭ la transiro. rideto.gif Mi notos tion kaj riparos laŭeble.

Eddycgn (Mostrar perfil) 19 de octubre de 2010 12:20:21

Ŝajnas ke la eniro al la paĝoj estas pli rapida. Gratulon!

custinne (Mostrar perfil) 29 de octubre de 2010 23:00:45

Eddycgn:Ŝajnas ke la eniro al la paĝoj estas pli rapida.
Jes, veras. Dankon al la teamo.

dombola (Mostrar perfil) 5 de noviembre de 2010 00:33:00

Jes, gratulon!

Sed, bedaŭrinde, la paĝoj pri proverboj ankoraŭ tute ne funkcias. demando.gif

Volver arriba