Al la enhavo

Ĉu angla sinteza lingvo? Kial?

de Francisko1, 2010-oktobro-22

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 12:53:57

Persono asertas en hispana listo ke la angla estas sinteza lingvo. Mi kredas ke ne, sed kion vi opinias? Kaj se ĝi certe estas sinteza lingvo, sintezo pri kiuj lingvoj? Dankon.

Francisko

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 15:20:33

Francisko1:Persono asertas en hispana listo ke la angla estas sinteza lingvo. Mi kredas ke ne, sed kion vi opinias? Kaj se ĝi certe estas sinteza lingvo, sintezo pri kiuj lingvoj? Dankon.

Francisko
Jen tio kion mi scias.
Mi legis ke la angla devenas 60% el la latina, tra la franca, 20% el la germana, 10% el la olda norvega kaj olda dana.
La urbonomoj per -by, Ekz. Rugby, estas de dana origino, per la invadoj en la historio.
Eble estas ankaŭ iu ajn vortoj el la keltaj/malnovaj britaj.

Tamen tio rilatas nur al la nombro de la vortoj en la lingvo.
Do la plej uzataj vortoj estas el la malnova germana mi kredas.

Se tio estas vera (britoj povas konfermi aŭ ne), la angla ne estas sinteza lingvo, sed devenita lingvo.

Mi ankaŭ legis ke la angla evoluiĝis kaj ŝanĝis tre rapide. Tial ĝi perdis la deklinacion, la artikolojn, la pronomojn (thou), la kompleksajn verbojn.

Tamen mi ne scias kiel la prononco evoluis.

mihxil (Montri la profilon) 2010-oktobro-22 16:29:01

Francisko1:Persono asertas en hispana listo ke la angla estas sinteza lingvo. Mi kredas ke ne, sed kion vi opinias? Kaj se ĝi certe estas sinteza lingvo, sintezo pri kiuj lingvoj?
Sinteza lingvo estas lingvo kiu preferas kunmetadon kaj inflekciojn al uzado de pli vortaj rimedoj kiel prepozicioj. Mi do ne komprenas vian aldonon 'pri kiuj lingvoj'.

Reen al la supro